Pli ol kvarcent aliĝoj al la unua Afrika UK

aruŝoJe la 1a de aprilo 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 426 personoj el 54 landoj. Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (46) kaj Francio (39).
Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ dek personoj.

46 Germanio
39 Francio
30 Italio
26 Ĉinio, Koreio
19 Japanio, Usono
17 Belgio
16 Pollando
15 Brazilo, Tanzanio
13 Britio
12 Hispanio
10 Svislando

Ĝis nun aliĝis 41 Afrikaj esperantistoj el 12 landoj, inkluzive de 15 el la kongreslando Tanzanio, t. e. ĉ 10% de la aliĝintaro.

Ekde la 1a de aprilo validas la tria aliĝtarifo: por la A-landoj ĝi estas 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2024/.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/afriko-30

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi