Aliĝu al la Brita Kongreso de Esperanto 2024

brita kongreso

Eblas nun aliĝi al la Brita Kongreso, kiun ni okazigos ĉi-jare, memore al Marjorie Boulton, kiu studis tie kaj pasigis la lastajn 46 jarojn de sia vivo tie. Ĝi okazos en du proksimaj kongresejoj: Somerville College kaj St Anne’s College, Oksfordo, la 3–5an de majo 2024. Vi estos en amika etoso en spacplena prelego-ĉambro, kun refreŝigaĵoj surloke. Ĉeestos gastprelegantoj invititaj veni el transmare, kaj pluraj aliaj prezentantoj.

Vendredo:

  • La programo komenciĝos je la 15:00 en la Flora Anderson Hall de Somerville College.
  • Laŭvola bankedo okazos vespere en la Manĝohalo de Somerville College.

Sabato:

  • Plena tago de programeroj en la ĉambrego Mary Ogilvie en St Anne’s College’s.
  • Plena tago de programeroj en tri ĉambroj en Somerville College.
  • Laŭmendaj lunĉoj ĉe St Anne’s College.
  • Refreŝigaĵoj por ĉiuj ĉe St Anne’s College.

Dimanĉo:

  • Jarkunveno de EAB ĉe St Anne’s College de la 10:00 ĝis la 12:00.
  • Alternativaj aktivaĵoj por nemembroj ĉe Somerville College en la mateno.
  • Laŭmendaj lunĉoj ĉe St Anne’s College.
  • Refreŝigaĵoj por ĉiuj ĉe St Anne’s College.
  • Posttagmezaj aktivaĵoj por ĉiuj ĉe St Anne’s College.

Indas resti en Oksfordo post la fermo de la kongreso: La lundo estas feritago en Britujo. Kial ne ĝui Oksfordon, Woodstock, Blenheim Palace: vi jam estos surloke!

En la marda posttagmezze ni starigos malgrandan ceremonion memore al Marjorie Boulton ĉe Somerville College en la tago, kiam ŝi festus sian 100an naskiĝtagon.

Por kiu taŭgos la kongreso?

Por ĉiu esperantisto, inkluzive de la relative novaj, kiuj faris iom da studado, sed estas alie senspertaj. Estu bonvenaj! Estos aktivaĵoj aparte por komencintoj kaj progresantoj.

Tranoktado

Estas multe da hoteloj en la ĉirkaŭaĵo, sed Oksfordo estas monŝtela urbo, kaj tranokti en ĝi estas multekoste. Tial ni rekomendas bonprezan hotelon, kiu troviĝas kvin kilometrojn for, apud bus-servo, kiu bezonas nur dek minutojn por atingi haltejon en Woodstock Road, kie situas la du kongresejoj. Kontrolu ĉe britakongreso.org por pli da informoj.

Subvenci-ebloj

Ĉu vi deziras partopreni sed ne povos pro la kosto? Ni proponas subvenciojn al homoj, kiuj kutime loĝas en Britujo. Se tio interesas vin, sendu al ni mesaĝon ĉe eab@esperanto.org, aŭ uzi la kontakt-formularon britakongreso.org.

Vizitu britakongreso.org por legi pli da informoj pri la kongreso, inkluzive pri la prezoj kaj laŭmendaĵoj.

Kun tri ĉambretoj en Somerville College kaj 150-personan ĉambregon en St Anne’s College, estos multe da spaco por homoj kaj aktivaĵoj!

Ankaŭ vi povus kontribui al la programo. Eble vi volas prezenti fulmprelegeton (prezenteton maksimume kvin minutojn longan) aŭ amuziĝu per muzikumado (Jack Warren starigos sesion Ni muzikumu! kiel la lastan jaron en Kembriĝo). Pro tio, ke Marjorie Boulton estis dramaturgo (ne sufiĉis elstari pri poezio, noveloj, eseoj …), estus plezure prezenti unu el ŝiaj teatraĵoj. Se tio ŝajnas al vi alloga, sciigu nin, ĉu per la kontakt-formularo, ĉu per la aliĝo-formularo, kaj ni kontaktos vin estonte, kiam ni havos pli bonan ideon pri la populareco de la propono.

Fonto: https://esperanto.org.uk/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi