Esperanto-Poŝtkruciĝo – sepjara projekto

EoPK

Antaŭ sep jaroj, la 25an de marto 2017 estis lanĉita Esperanto-Poŝtkruciĝo (EoPK) – projekto de MASI pri interŝanĝo de bildkartoj en Esperanto inter homoj el diversaj mondopartoj. Penante superi grandajn teknikajn kaj geopolitikajn malfacilaĵojn, perdante dekojn da membroj kaj akirante unuojn, ĉi tiu modesta amikiga agado plu vivas, aldonante sian guteton al la internacia komunikiĝo kaj plia interkompreno inter la homoj de “la mond’ eterne militanta”.

Ĉiujn teknikajn ŝarĝojn dum la du lastaj jaroj portas sur siaj ŝultroj la MASIanino el Germanio Julia Mul (Traum). Ŝi prizorgas la EoPK-paĝaron en FB kaj la ĉiumonatan dissendon de la adresoj al la EoPK-membroj, iniciatas vigligon de la agado kaj dissendas salutajn bildkartojn al ĉiuj novaj membroj. Sen la sindona laboremo kaj disciplinemo de Julia la afero nun ne povus ekzisti – kaj ni, la dudeko da sepjaraj ŝatantoj de tiu ĉi agado, multe al ŝi dankas.

Nun nian Poŝtkruciĝon partoprenas pli ol 80 homoj el ĉirkaŭ 25 landoj. Inter ili en tiu ĉi jaro aperis ankaŭ 10-12-jaraj infanoj el Rusio, kiuj multe ĝojas pro ĉiu bildkarto kaj – jes – bezonas scii, ke esperantistoj ekzistas ankaŭ en aliaj landoj kaj ke ili estas amikemaj.

Konatiĝu kun EoPK en la paĝaro https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto,
aŭ senprokraste aliĝu ĉe https://mallonge.net/eopk.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
gvidanto de EoPK

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/masi-35

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi