Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2024

aprilo

1. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Gerrit Berveling (1944-1972- ), nederlanda instruisto, remonstranta pastoro kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio Esperanto Nederland (2009-12), membro de la Akademio de Esperanto (1989- ), prezidanto de EVA (1993-2003), la lasta redaktoro de Fonto (1993-2006); unu el plej fekundaj Esperanto-aŭtoroj (pli ol 80 libroj originalaj kaj tradukitaj); laŭreato de la OSIEK-premio pro la kvinvoluma Antologio Latina (2003), laŭreato de la diplomo de UEA pro elstara arta agado (2013).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 35-36).

2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Nicolino Rossi (1939-1962- ), itala hotelsekretario kaj esperantisto kun sanmarina civitaneco; membro de la literatura rondo “La Patrolo” kaj redakciano de Literatura Foiro, plurfoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA; aŭtoro de la poemaro Sur la vivopado (1980), tradukinto de pluraj verkoj el la itala (I. Calvino, G. Leopardi, G. Pascoli, G. Ungaretti k.a.) en Esperanton kaj de La infana raso de W. Auld el Esperanto en la italan.

8. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Raymond Schwartz (1894-1909-1973), franca bankoficisto kaj esperantisto, animanto de la kabaredoj La Verda Kato, La Bolanta Kaldrono kaj La Tri Koboldoj en Parizo; aŭtoro de Verdkata testamento (1926), Prozo ridetanta (1928), Anni kaj Montmartre (1930), Ne kiel Meier! (1930), La stranga butiko (1931), La ĝoja podio (1949), Kiel akvo de l’ rivero (1963), Vole … novele (1971), … kun siaspeca spico! (1971) k. a., redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-35).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 249-251).

8. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Christer Kiselman (1939-1980- ), sveda matematikisto, membro de Reĝa Sveda Scienca Akademio (1990) kaj esperantisto; membro (1989-2015), vicprezidanto (1998-2004) kaj prezidanto (2013-15) de la Akademio de Esperanto, dekano de la sekcio por strukturaj sciencoj de AIS (2017-19), vicprezidanto de ISAE (1986-93); ĝenerala sekretario de Akademio Comenius (1986-); aŭtoro de studoj, artikoloj kaj recenzoj pri fakaj kaj esperantologiaj temoj; fondinto kaj redaktoro de Esperantologio / Esperanto Studies (1999-2018), rektoro de IKU en du UKoj (2003, 2011); laŭreato de la diplomo de UEA pro elstara agado (2014).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 156-157).

9. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Violin Oljanov (1919-1933-1998), bulgara ĵurnalisto, filologo kaj esperantisto; sekretario kaj vicprezidanto de BEA (1955-64), prezidanto de IUEF (1963-94), redaktoro de Bulgara Esperantisto (1957-64), Filologo (1974-91) kaj Paco (1976-89), aŭtoro de kelkaj Esperanto-libroj kaj pli ol mil artikoloj pri/en Esperanto, membro (1986-98) kaj vicprezidanto (1989-95) de la Akademio de Esperanto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 219-220).

10. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Reto Mario Rossetti (1909-1928-1994), svisdevena brita instruisto kaj esperantisto; aŭtoro de Kvaropo (kun W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, 1952), El la maniko (1955), Pinta krajono (1959), Spegulo de Esperantaj stiloj (1976), Arto kaj naturo (1989); tradukinto de verkoj de Ŝekspiro, R. Burns k. a.; kunredaktoro de Angla Antologio (kun W. Auld, 1957), 33 rakontoj (kun F. Szilágyi, 1964), Trezoro (kun H. Vatré, 1989); membro de la Akademio de Esperanto (1968-92); honora membro de UEA (1982).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 243-244).

10. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Adolf Burkhardt (1929-1946-2004), germana luterana pastoro kaj esperantisto; prezidanto de KELI (1961-75, 1981-2000), tradukinto de multaj kristanaj kantoj, kunkompilinto de la ekumena preĝ- kaj kant-libro Adoru (2001), iniciatinto kaj la unua direktoro de Germana Esperanto-Biblioteko (1989-2004); laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de FAME pro Adoru (2002), honora membro de UEA (2003).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 50-51).

28. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Gurgen Sevak (Grigorjan, 1904-1921-1981), armena sovetunia filologo kaj esperantisto; prezidanto de Armenia Esperantista Unio (de 1925), sekretario de la Armenia Komitato de SEU, prezidanto de la Esperanto-komisiono ĉe la Armena Societo por Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj (1965-79) kaj de Armenia Filio de ASE (1979-81), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por armenoj (1930), membro de la Akademio de Esperanto (1964-81).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 257-258).

28. Antaŭ 20 jaroj mortis Egidius Wensing (1913-1930-2004), nederlanda entreprenisto (direktoro de unu el la tri sekcioj de Philips), kunfondinto kaj prezidanto de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, tradukinto de kelkaj reklamaj broŝuroj de Philips, vicprezidanto de UEA (1962-72, 1974-77), la unua prezidanto de Institucio Hodler ’68 (1968-72).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 299-300).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por aprilo 2024, aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/aprilo-8

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi