Antaŭ 45 jaroj: REVU-18 en Tjumeno

Revu-18

Meze de marto en la blogo “Kronikisto”, kiun la redaktoro de La Ondo de Esperanto kreis en aŭgusto 2021 por publikigi (foto)rememorojn pri sia esperantista vivo, aperis la teksto “REVU-18: Тюменская весна 1979-го года” (REVU-18: Printempo 1979 en Tjumeno). En ĉi tiu artikolo A. Korĵenkov rakontas pri la 18a Renkontiĝo Esperantista Volga-Urala (REVU-18), kiu okazis en la urbo Tjumeno ekde la 29a de aprilo ĝis la 2a de majo 1979.

Legu ĝin ĉe https://kronikisto.livejournal.com/6348.html.

La ampleksan artikolon garnas 33 ilustraĵoj: fotoj kaj skanaĵoj. La fotoj montras konatajn tiutempajn aktivulojn: Vladimir Izosimov, Boris Kolker, Tatjana Koptjagina, Aleksander Korĵenkov, Diljara Mametova (Gadirova), Vladimir Opletajev, Aleksandr Ŝarov, Nadeĵda Ŝeveljova (Panova), Timofej Ŝuvajev, Jevgenij Tartyŝev, Viktor Zaĥarov k. a.

Revu-18

Marina Itpekova (staranta) kaj Svetlana Varova (sidanta) rakontas pri instruado de Esperanto en la klubo “Dzerĵinec”. Apud ili sidas Vladimir Opletajev kaj Vladimir Izosimov.

El la 53 partoprenantoj en la grupfoto estas 38 personoj; 26 el ili estas identigitaj, 12 restas nekonataj – se vi konas iun el la neidentigitoj, bonvolu lasi komenton.

La artikolo enhavas ankaŭ fonajn informojn pri tiutempa inundego en Tjumeno (la akvo en la rivero Tura altiĝis je ok metroj), ruiniĝo de ponto en Tjumeno, biologi-armila katastrofo en Sverdlovsko.

Nun en la blogo “Kronikisto” estas 22 tekstoj kaj 376 ilustraĵoj.

Legu, spektu kaj komentu la publikaĵojn en “Kronikisto” ĉe
https://kronikisto.livejournal.com/

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/korzhenkov-16

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi