Etikedaj arkivoj: Moskvo

1700 gastoj en la 17a Moskva Lingva Festivalo

La 17a Moskva Lingva Festivalo okazis en la tradicia tempo, tradicia ejo kaj tradicie sukcese: la 10an de decembro 2023 en la fakultato de la neekzaktaj sciencoj ĉe la Supera Lernejo pri Ekonomio. Kaj tradicie ĝin organizis Moskva Esperanto-Asocio MASI … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Zamenhof-Tago en Moskvo

Moskvaj esperantistoj de la klubo “Lev Tolstoj” en malgranda rondo (15 personoj) la 22an de decembro festis Zamenhof-Tagon en la ejo de la entrepreno Lingvo-Connect, gvidata de Oleg Ĉajka. Nikolao Gudskov faris prelegon pri Marko Zamenhof (precipe laŭ la artikoloj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La Moskva Lingva Festivalo revenis

Kiam necesas priskribi tradician aranĝon proksimume dek-sesan fojon, ŝajnas malfacile trovi novajn sciindaĵojn kaj freŝajn vortojn. Sed ne ĉi-foje… La ĉeesta Moskva Lingva Festivalo du jarojn paŭzis pro la pandemio – kaj ĉi-jare, la 11an de decembro, ĝi revenis al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 11a Moskva KER-sesio

La 11a Moskva KER-sesio (la 10a Tutmonda KER-ekzameno) bonorde okazis la 26an de novembro en la Domo de Infana Kreado ĉe Taganka. La ekzamenon partoprenis dek aliĝintoj. Inter la moskvanoj kaj apudmoskvanoj estis du sanktpeterburganoj (Artjom Bojko kaj Denis Bronj) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Bunin: “Madrido”

Malfruvespere sub luna lumo li iris supren laŭ la bulvardo Tverskoj, kaj ŝi iris renkonten: promen-paŝe, kun la manoj en eta mufo, kaj zumetis ion, balancante sian astrakanan ĉapeton iom oblikve surkapigitan. Veninte al li, ŝi haltis: – Ĉu vi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Moskvanoj festis Zamenhof-Tagon

Moskvo. La 13an de decembro Arina Osipova kaj Oleg Ĉajka organizis en sia oficejo (“Lingvo Connect”) festan vesperon okaze de la Zamenhof-Tago. Venis maksimuma kvanto da homoj por komforte dislokiĝi en la ejo: deko da konataj esperantistoj, gastino el Germanio, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Novembra festkunveno en Moskvo

La 18an de novembro jam la trian fojon okazis komuna kunveno de esperantistoj el la Moskva Esperanto-Klubo “Lev Tolstoj” kaj Moskva Esperanto-Asocio MASI. Ĝi estis festa: dediĉita al la naskiĝdatoj de Irina Gonĉarova (10.11) kaj Nikolao Gudskov (12.11) kaj al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Lev Tolstoj” kaj MASI komune kunvenis

Post pli ol unujara paŭzo, la 23an de septembro en Moskvo okazis komuna kunveno de la Moskva Esperanto-Klubo “Lev Tolstoj” kaj Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova libro de Valentin Melnikov

La Moskva eldonejo Impeto antaŭ nelonge aperigis la libron Ni vivas malgraŭ ĉio de nia kunlaboranto Valentin Melnikov. Ĝi enhavas la rubrikojn “Liriko intima”; “Obsedoj fridaj de l’ racio…”; “Tra la verda mondo”; “Pluke-traduke”; “Ankaŭ proze” kaj “Resume”. La enhavo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nikolao Ĥoĥlov – 130-jara

La 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio. En ĉi tiu jaro naskiĝis Kálmán (Kolomano) Kalocsay, Gyula (Julio) Baghy, Hendrik Adamson, Georgij (Georgo) Deŝkin… Kaj la 31an de januaro (aŭ la 12an de februaro, ĉar probable temas pri la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Moskva lingva festivalo: avantaĝoj de la virtualeco

La 5-6an de decembro okazis la 15a Moskva lingva festivalo (MLF). Ĉu ni daŭre rajtas diri, ke la festivalo pasis en Moskvo – se ĝi estis virtuala? Tamen la festivalo restas moskva: ĝin daŭre organizas Moskva Esperanto-Asocio MASI sur la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubilea KER-ekzameno en Moskvo

La 28an de novembro en Moskvo okazis la deka, jubilea sesio de KER-ekzameno. Samtage en la 12 landoj de la mondo pasis la naŭa sesio. Jes, niaj sesioj antaŭas la alilandajn ekde la unua jaro de la monda ekzameno laŭ … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

APERo pri jubileoj

Ĉi-jare la tradicia renkontiĝo de Moskva Esperanto-Asocio MASI “Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo” (APERo-14), kiu okazis la 21-24an de februaro 2020 en la apudmoskva ripozejo Jerŝovo, havis la temon “Jubileoj” – ĉar la asocio-organizanto la 24an de februaro 2020 atingis sian 25-jariĝon. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

MEA MASI festos sian 25-jariĝon dum APERo-14

La 24an de februaro Moskva Esperanto-Asocio MASI iĝos 25-jara. Antaŭ kvarono da jarcento la ambasadoro de Hungario en Moskvo György Nanovfszky en ĉeesto de la rektoro, instituta administrantaro kaj dekoj da studentoj-esperantistoj, tondis ruĝan rubandon en la biblioteka salono de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 14a Lingva Festivalo en Moskvo

La 1an de decembro en Nacia Esplora Universitato “Supera Lernejo de Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la 14an Moskva lingva festivalo, kies ĉeforganizanto estis Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton