Novembra festkunveno en Moskvo

Moskvo

La 18an de novembro jam la trian fojon okazis komuna kunveno de esperantistoj el la Moskva Esperanto-Klubo “Lev Tolstoj” kaj Moskva Esperanto-Asocio MASI. Ĝi estis festa: dediĉita al la naskiĝdatoj de Irina Gonĉarova (10.11) kaj Nikolao Gudskov (12.11) kaj al enmanigo de atestoj al la sukcesintoj en la KER-ekzameno, aranĝita en novembro 2020.

Malgraŭ intence modesta reklamo, en la negranda oficejo de la kompanio “Lingvo Connect” de Oleg Ĉajka kaj Arina Osipova kunvenis dudeko da diversaĝaj personoj, inter kiuj krom malnovaj klubanoj estis ankaŭ komencantoj. Kelkaj eĉ ne konis la aliajn, tial la kunveno komenciĝis per kurtaj sinprezentoj.

Poste Svetlana Smetanina, kiu respondecas pri KER-ekzamenoj en Moskvo, enmanigis la atestojn al kvar ĉeestantoj el la kvin ekzamenitoj: Aleksandr Gasin (B1), Ruslan Zujev (B2), Roman Ralko (B2) kaj Kira Poliŝĉuk (C1). Oni salutis ilin per laŭtaj aplaŭdoj. Sekvis gratuloj al la naskiĝintoj, festa regalo kun bongustega hejma vino, konvena al la tostado honore al la naskiĝintoj. La festan humoron subtenis vigla kantado de Mikaelo Povorin.

Koran dankon al Arina Osipova kaj Oĉjo Ĉajko pro la gastigado kaj al ĉiuj ĉeestintoj pro la veno kaj bonhumoro dum la festo!

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/ruslando-28

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi