Zamenhof-Tago en Moskvo

Moskvaj esperantistoj de la klubo “Lev Tolstoj” en malgranda rondo (15 personoj) la 22an de decembro festis Zamenhof-Tagon en la ejo de la entrepreno Lingvo-Connect, gvidata de Oleg Ĉajka. Nikolao Gudskov faris prelegon pri Marko Zamenhof (precipe laŭ la artikoloj de Aleksander Korĵenkov en La Ondo de Esperanto), emfazinte, ke la patro de nia Majstro estis sufiĉe neordinara persono.

Poste estis laŭtlegita nova prizamenhofa poemo de Klara Ilutoviĉ. Sekvis bona regalo kaj kvizo, organizita de Svetlana Smetanina. Ĉion kronis komuna kantado de la tradiciaj kantoj kun gitara akompano de Mikaelo Povorin.

Nikolao Gudskov

Foto: Oleg Ĉajka

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/ruslando-39

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi