1700 gastoj en la 17a Moskva Lingva Festivalo

Moskva Lingva Festivalo

La 17a Moskva Lingva Festivalo okazis en la tradicia tempo, tradicia ejo kaj tradicie sukcese: la 10an de decembro 2023 en la fakultato de la neekzaktaj sciencoj ĉe la Supera Lernejo pri Ekonomio. Kaj tradicie ĝin organizis Moskva Esperanto-Asocio MASI kun la eta festivala teamo, kunordigita de Oleg Ĉajka.

Ĝi pasis sen rimarkeblaj kolizioj aŭ speciale elstaraj okazintaĵoj, sed la festivalo restas bela travivaĵo kaj por la organizantoj, kaj por la konstantaj partoprenantoj, kaj por la multnombraj novuloj, jes, certe, – speciale por ili. Niajn festivalojn karakterizas senpompa atmosfero, hejmeca etoso kaj elstare altkvalita programo ĉe grandioza skalo de la aranĝo. Estis prezentitaj ĉirkaŭ 65 lingvoj, 30 lingvistikaj prelegoj, 20 atelieroj kaj 15 lecionoj por infanoj.

La konsisto de la programkontribuantoj signife ŝanĝiĝis. Multaj niaj “steloj” forlasis la landon, sed venis aro da novaj prezentantoj – altlernejaj instruantaj sciencistoj, talentaj studentoj kaj brilaj lernejanoj. Por ni, kiuj anticipe konatiĝis kun la novuloj dum la retaj konferencoj antaŭ la festivalo, ŝajnis, ke tiu fluo de talentuloj neniam elĉerpiĝos…

La konata Moskva esperantisto, akademiano Nikolao Gudskov jene rakontas pri siaj impresoj:

La festivalo pasis tradicie bone kaj vigle. La programeroj, kiujn mi sukcesis ĉeesti – tiuj estis la prezentadoj de la hungara kaj la etruska lingvoj kaj la prelego de la lingvisto-esperantistino Larisa Micallef “Interinfluo de la artefaritaj kaj naturaj internaciaj lingvoj” – estis ĝenerale altnivelaj kaj bone strukturitaj. Laŭ la malferma “prezento de prezentoj” ĉio cetera estis ne malpli bona!
Mi mem faris du prelegojn. La unua temis pri lingvaj trajtoj de Esperanto, kiuj faras ĝin, spite al asertoj de famaj lingvistoj, reale vivanta kaj vigle evoluanta lingvo. La dua prelego estis miaj meditoj pri la libro de Florian Coulmas Gardantoj de la lingvo, el kiu sekvas, unue, ke ĉiuj evoluintaj lingvoj estas, fakte, planlingvoj, inter kiuj Esperanto estas nur “unu el” kaj, due, por konscia evoluigo de la lingvoj koncernaj personoj inspiriĝis je certaj politikaj ideoj – imperiismaj, klerismaj, naciismaj (plimulto…), internaciismaj. Sekve, praktika lingvistiko estas speco de politika agado.
En miaj prelegoj ĉeestis po 10-15 personoj, en la unua – plejparte neesperantistoj, en la dua – ĉiuj neesperantistoj. Inter la plej interesaj demandoj estis la jena: “Ĉu esperantistoj estas sekto?” Mi respondis, ke ĉiu komunumo, kiu posedas certan scion, kiun necesas alproprigi por aliĝi al ĝi (ĉu kolektantoj de poŝtkartoj, ĉu ŝakistoj, ĉu sciencistoj de certa fako) aspektas kiel sekto – do, se oni volas uzi tiun nomon, kial ne?

MLF

Krom la tri menciitaj programeroj, ligitaj al Esperanto, estis, kompreneble, rakontoj pri la lingvo mem. Tute diversajn prezentadojn de Esperanto faris Aleksandr Blinov, Roman Ralko kaj Petro Fedosov. Krome estis aparta programero pri la memeoj kaj blogoj en la interreto, kiun faris la novulo Vadim Fedulov. Dum la malgranda malferma koncerto fare de la festivalaj prelegantoj Oleg Ĉajka kantis en Esperanto. Kiel ĉiam, Esperanton oni menciadis tra la tuta tago ofte kaj ĉie. Indas atenti, ke por la festivalo registriĝis pli ol 1700 gastoj.

Irina Gonĉarova,
direktoro de la Moskvaj Lingvaj Festivaloj

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/ruslando-53

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi