Lev Tolstoj” kaj MASI komune kunvenis


Moskvo
Post pli ol unujara paŭzo, la 23an de septembro en Moskvo okazis komuna kunveno de la Moskva Esperanto-Klubo “Lev Tolstoj” kaj Moskva Esperanto-Asocio MASI.

La trihora programo komenciĝis de solenaĵo: Viktoro Aroloviĉ estis honorita per honorfolio kiel multjara konsilanto pri REU-dokumentoj kaj aliaj informoj pri la Ruslanda movado. Sekvis rakonto de Nikolao Gudskov pri la Rusiaj Esperanto-Tagoj kaj konferenco de la landa asocio REU, pasintaj aŭguste en Maĥaĉkala. Irina Gonĉarova rakontis pri la 15a Renkontiĝo de Amikoj (RA-15), kiu okazis komence de aŭgusto ĉe la sala lago Jarovoje en la stepa Altajo.

La dua temo de la kunveno estis “Novaj libroj” kun prezentoj de du freŝaj eldonaĵoj. La unua estis Daniel Stein, interpretanto de Ludmila Ulickaja. La romanon tradukis Tomasz Chmielik kaj redaktis Nikolao Gudskov, kiu prezentis la libron al la ĉeestantoj. Antaŭ la kunveno li vizitis la aŭtorinon, donis al ŝi la aŭtorajn ekzemplerojn de la libro kaj priparolis eventualan renkontiĝon de ŝi kun esperantistoj.

La duan libron prezentis Svetlana Smetanina, kiu tradukis la antaŭparolon al la bela faksimila reeldono de la lernolibro, verkita de Varvara Seryŝeva por siaj junaj lernantoj kaj eldonita en Milano en 1926. Laŭ peto de ŝia konato Nikolaj Parusnikov, 93-jara universitata profesoro kaj esperantisto, oni trovis la libron en la Germana Esperanto-Biblioteko (Aalen, Germanio) kaj li eldonigis ĝin.

La tria temo estis instruado de Esperanto. Oleg Ĉajka kaj Arina Osipova el la kompanio “Lingvo Connect”, gastigintaj la kunvenon en sia oficejo, rakontis pri sia instruado dum la virtuala SES-2021. Irina Gonĉarova informis pri sia instruado en someraj infanaj tendaroj. La kunveno pasis en amika kaj gaja etoso.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.


nomortogelku.xyz Nomor Togel Hari Ini

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi