La 14a Lingva Festivalo en Moskvo

MLF

La 1an de decembro en Nacia Esplora Universitato “Supera Lernejo de Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la 14an Moskva lingva festivalo, kies ĉeforganizanto estis Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Ĝi estas nia plej grava kaj granda evento por ekstera publiko, firme ligita kun Esperanto. Dum la solena malfermo en plenplena salonego de la fakultato de neekzaktaj sciencoj de VŜE la direktoro de la festivalo diris:
«Por esperantistoj — iniciatintoj de la festivalo, tiu ĉi en la 2019a jaro estas speciale grava: antaŭ 160 jaroj naskiĝis Ludoviko Zamenhof — aŭtoro de la internacia lingvo Esperanto. “Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion”. Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj, kaj mi taksas la homon nur laŭ liaj personaj meritoj kaj agoj… La neŭtrala lingvo, apartenanta al neniu kaj apartenanta al ĉiuj, estas destinita por ruinigi barojn de nekompreno inter popoloj. Ni kunvenis por esprimi nian atenton kaj estimon al lingvoj de nia planedo».

Dum tiuj vortoj sur la muro de la scenejo estis montrata afiŝo, dediĉita al la 160a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Kun laŭdinda rapideco per klopodoj de Renato Corsetti nome de UEA, ĝi estis farita de Penelope Vos responde al la mendo de nia festivalo.

Fakte, la novembra numero de La Ondo de Esperanto jam sufiĉe detale rakontis pri la proksimiĝanta evento. Ni povas aldoni nur ĝeneralan statistikon kaj etparton el superbonaj emocioj de la partoprenintoj.

La festivalo daŭris dum dek horoj, ĝi enhavis pli ol unuhoran malfermon kun parado de prezentantoj, sep 40-minutajn lecionstriojn kaj solenan fermon. 120 prelegantoj prezentis 185 kvardekminutajn programerojn. Tra la tuta tago ĉiuj prelegejoj kaj klasĉambroj estis plenaj je dankemaj kaj pasiaj aŭskultantoj. Dum kvin horoj funkcis speciala lingva programo en la “Infana ĉambro”, kie la gepatroj povis lasi siajn etajn idojn.

MLF

Junulinoj el Kazano anoncas sian prezentadon de la tatara lingvo.

En la vasta koridorspaco temajstro senpage regaladis ĉiujn dezirantojn per ĉinaj teoj plej diversspecaj. Por ĉiuj prelegantoj kaj organizantoj la tutan tagon funkciis senpaga “Teejo” kun teo kaj kafo, sandviĉoj, bakaĵoj, fruktoj kaj legomoj. Dum la fermo okazis internacia koncerto kun dek profesinivelaj artaj prezentaĵoj, danka parolado de la direktoro kaj enmanigo de diplomoj al ĉiuj kontribuantoj. Post la fermo okazis festeno por prelegantoj kaj organizantoj. Ekzistis neniu inter la prelegantoj, kiu ne venis, malfruis aŭ perdiĝis en la kvinetaĝa universitata konstruaĵo.

Ĉion prizorgis 16-persona organiza teamo, inkluzivanta nur unu reprezentanton de la universitato – la vicdekanon de la fakultato Vladimir Fajer. Ĉeestis neniu solenulo, media stelo aŭ ĵurnalisto. Sed dum la tuta festivaltago laboris grupo da ses komputilistoj kaj deko de gejunuloj-helpantoj. Senescepte ĉiuj homoj antaŭ kaj dum la festivalo laboris senpage. Entute la festivalo ensorbis ne malpli ol 1200 homojn.

La programo de la “Esperanta teritorio”, priskribita en la antaŭa artikolo, estis sukcese realigita. Ĉiu preleganto pri Esperanto ricevis 15-25 aŭskultantojn, inter kiuj estis ĉefe homoj de 15 ĝis 45 jaroj. Dum la “Esperanta gastejo” okazis profunda priparolado inter ĉiuj venintoj pri la Zamenhofa ideologio kaj pri la motivoj lerni Esperanton. En la koridoro konstante bolis vivo ĉe la fotoekspozicio “Mia vorto”, prizorgata de helpantinoj, ricevintaj instrukciojn de la organizantoj.

MLF

Kion diri pri impresoj kaj emocioj? Dankemo, admiro pri talentoj kaj kleroj, amo, amikeco, bonkoreco, sento, ke vi ĉeestas familian hejman feston de karaj samideanoj — konataj kaj nekonataj, neeblo disiĝi… Sed ŝajne, por la interna ideo de Moskva lingva fetivalo — sentrude popularigi Esperanton — plej valoras opinioj de neesperatistoj, pli kaj pli kaptataj de Esperanta etoso. Jen unu – de nekonata al ni homo, kiu racie faras siajn notojn, skrupule kaj multvorte fiksante siajn travivaĵojn. M. S. Jastrebov-Pestrickij, doktoro pri filologiaj sciencoj, ĉefspecialisto de Ŝtata arkivo de RF, triafoja partoprenanto de la festivalo skribis pri la prezento de la malnovslava lingvo:

“Estis rakontite, certe (kaj tre interese!), pri <… … …> kaj pri tio, ke la malnovslava estas simila al la artefarita lingvo Esperanto — ili estas same superdialektaj (mi unufoje renkontas tiun analogion! Sed tiuj festivaloj pasas sub la egido de esperantistoj)…”

Notoj pri paŭzoj inter prelegoj: “La 15an de decembro estos la 160-jariĝo de Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto. Mi fotiĝis ĉe la flago de esperantistoj kun la plakato “Lingvisto” en la manoj. Tio estis agado «Mia vorto».”

Mi ne povas aldoni impresojn de aliaj partoprenantoj, ĉar tro malfacilas elekti… Pro la laco kaj nesupertaksebla feliĉo mi ne havas fortojn… Bonvolu informiĝi pli, rigardante kelkajn fotojn. Dankon pro via intereso!

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF
kunordiganto de MEA MASI

Fotoj de Kira Dagajeva, Irina Gonĉarova, Darja Morgunova

Ĝi estas artikolo el la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/12/masi-29

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi