Moskvanoj festis Zamenhof-Tagon

Moskvo

Moskvo. La 13an de decembro Arina Osipova kaj Oleg Ĉajka organizis en sia oficejo (“Lingvo Connect”) festan vesperon okaze de la Zamenhof-Tago. Venis maksimuma kvanto da homoj por komforte dislokiĝi en la ejo: deko da konataj esperantistoj, gastino el Germanio, kelkaj bone parolantaj gejunuloj kaj du komencantoj.

La programon komencis Nikolao Gudskov per sia 15-minuta prelego “Zamenhof kiel politika pensulo” pri la Zamenhofa artikolo “Post la granda milito. Letero al diplomatoj”. La temo estas grava kaj aktuala: ĝi direktas nin al la Deklaracio pri homaj rajtoj, dokumento kiu evoluigas la homaranismajn ideojn de nia Majstro. Poste Nikolao laŭtlegis du novajn novjarajn poemojn de Klara Ilutoviĉ.

Sekvis paŭzo por frandi regalaĵojn, preparitajn de la mastroj, kaj interparoli. Svetlana Smetanina okazigis tradician festan aŭkcion kun malalta starta prezo por ĉiuj lotaĵoj (100 rubloj), inter kiuj estis sufiĉe utilaj libroj. La ĉefaj gajnintoj estis la novicoj.

La plej distra kaj samtempe kleriga parto de la kunveno estis la kvizo pri Zamenhof, kiun preparis kaj gvidis Arina kaj Oleg. Dank’ al ĝi ni eksciis, ekzemple, ke Zamenhof naskiĝis ĵaŭde. La demandoj estis kroĉitaj al bombonoj kaj ĉiu respondinto ricevis bildkarton kun foto de Zamenhof. La kunveno finiĝis per kantado de Oleg Ĉajka kaj Mikaelo Povorin, al kiu aliĝis ĉiuj partoprenantoj, inkluzive la novulojn.

Dankon al la mastroj pro la bonega festo!

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/ruslando-29

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi