Nova libro de Valentin Melnikov

MelnikovLa Moskva eldonejo Impeto antaŭ nelonge aperigis la libron Ni vivas malgraŭ ĉio de nia kunlaboranto Valentin Melnikov. Ĝi enhavas la rubrikojn “Liriko intima”; “Obsedoj fridaj de l’ racio…”; “Tra la verda mondo”; “Pluke-traduke”; “Ankaŭ proze” kaj “Resume”. La enhavo de la libropartoj klaras el la subtitoloj; ekzemple, “Tra la verda mondo” enhavas la ciklon de la versportretoj-enigmoj, aperintaj en La Ondo de Esperanto dum 2016-17. Inter la tradukoj elstaras la fama poemo Se de Kipling. Pluraj verkoj estis siatempe premiitaj en konkursoj Muzo, Liro, EKRA kaj aliaj.

Spektu prian videon: https://mallonge.net/c2
La 71-paĝa libro de Melnikov estas mendebla kontraŭ 6 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/melnikov-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi