Jubilea KER-ekzameno en Moskvo

KER

La 28an de novembro en Moskvo okazis la deka, jubilea sesio de KER-ekzameno. Samtage en la 12 landoj de la mondo pasis la naŭa sesio. Jes, niaj sesioj antaŭas la alilandajn ekde la unua jaro de la monda ekzameno laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, kiam Moskvo ricevis premie kroman, parolan, sesion pro plej granda kvanto de partoprenantoj en la unua KERa jaro – 2011.

La nuna ekzameno estis, kiel kutime, ĉeesta. Malgraŭ la strikte rekomendata reĝimo de memizoliĝoo en la Ruslanda ĉefurbo, la sesio sukcesis kolekti la bezonatan minimumon de ekzamenatoj – kvin homojn: po du por la niveloj B1 kaj B2 (Denis Nesterenko kaj Aleksandr Gasin / Ruslan Zujev kaj Roman Ralko) kaj unu por la nivelo C1 (Kira Poliŝĉuk). Ni dankas ilin pro la riskemo trafi dekhoman kompanion dum la pandemio, pro la kuraĝo kontroli siajn sciojn kaj pro la diligenta laboro dum la ekzameno.

Por la raportanto estas speciale agrable mencii, ke ĉiuj kvin ekzamenitoj estas membroj de Moskva Esperanto-Asocio MASI, same kiel la gastigantoj de la ekzameno: post la fermo de ĉiuj moskvaj bibliotekoj Oleg Ĉajka kaj Arina Osipova afable kaj helpeme akceptis la sesion sabate en sia oficejo. Kiel kutime, ankaŭ la regaladon de ĉiuj ĉeestantoj prizorgis MASIanoj.

La tutan administran laboron faris Svetlana Smetanina. Nikolao Gudskov malpakis la koverton kun la taskoj. Tiel rezultis, ke tri estraranoj de la landa asocio REU kontribuis la okazigon de la internacie grava Esperanto-evento.

Kaptante raran ŝancon de ĉeesta renkontiĝo, ni gratulis al Svetlana Smetanina okaze de la proksimiĝanta jubileo kaj al Roman Ralko okaze de la ĵusa 17-jariĝo. Por ricevi donacojn okaze de sia 16-jariĝo venis Petro Fedosov, kiu antaŭe jam plenumis siajn skriban kaj parolan ekzamenojn de la nivelo C1. Al Peĉjo estis solene enmanigita la freŝa numero de la revuo Sennaciulo (2000, №9-10) kun lia unua granda publikigaĵo en la internacia Esperanto-gazetaro.

La etoso estis malstreĉa kaj kutime bonamika, estis malfacile disiĝi post la ekzameno. Teumante, ni babilis pri kurantaj aferoj, cetere, pri la proksimiĝanta Moskva Lingva Festivalo, organizata de du geĉeestantoj, ja al la programo kontribuos ankaŭ Nikolao, Romĉjo, Peĉjo kaj Kira. Kun la junuloj ni pensis pri sekvaj ĉeestaj renkontiĝoj.

Ĉiu KER-sesio estas por ni vera festo! Koran dankon al ĉiuj!

Irina Gonĉarova
kunorganizanto de Moskvaj KER-sesioj
kuordiganto de MEA MASI

Ĝi estas artikolo el la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi