APERo pri jubileoj

masi

Ĉi-jare la tradicia renkontiĝo de Moskva Esperanto-Asocio MASI “Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo” (APERo-14), kiu okazis la 21-24an de februaro 2020 en la apudmoskva ripozejo Jerŝovo, havis la temon “Jubileoj” – ĉar la asocio-organizanto la 24an de februaro 2020 atingis sian 25-jariĝon. La programo estis abunda, kaj foje iuj prelegoj kaj prezentoj okazis paralele. Nu, tio estas bona – ja oni povis elekti ion pli interesan por si!

La temo donis multajn eblecojn, kaj la homoj prezentis kaj perceptis informojn pri ĉiuspecaj jubileoj de tute malsamaj homoj kaj organizoj – komponistoj Johann Strauß kaj Frederic Chopin, reĝisoro Federico Fellini, verkisto kaj populariginto de la scienco Isaak Asimov, poeto Iosif Brodskij ktp., ktp. Eĉ prezento de “proza poemo” Kanto de l’ kato” far Ilja Gnusarev estis prezentita de la aŭtoro kun dediĉo al la stranga jubileo: dekmiljariĝo de la hejmigo de la kato! Estis kvizoj pri la 130-jariĝo de Vasilij Eroŝenko, 200-jariĝo de la malkovro de Antarktio kaj eĉ pri la 30-jariĝo de McDonald’s en Moskvo. Ĉiuj prezentoj estis minimume interesaj, iuj – altnivelaj.

Krom tio estis programeroj, ne rilataj al la ĉefa temo, sed tre gravaj, kiel koncertoj de Sergeo Straŝnenko kaj Mikaelo Povorin, konkursoj de Povorin pri kreitaj de li tre komplikaj rebusoj, dancadoj, promenado en la pitoresta parko de la bieno kaj ceteraj eventoj, kiuj beligis la programon.

Pro la bona teknika akompano de la tuta aranĝo nepre dankindas Aleksandr Basov. Sen liaj zorgoj nenio pasus tiom glate kaj perfekte.

Mi volas aparte noti la kvar programerojn, kiuj estis kernaj por la enhavo de tiu ĉi APERo.

Unue, du prezentoj, kiuj koncernas gravajn jubileojn de la Esperanto-movado, okazontaj sekvontjare: la centjarajn datrevenojn de SEU kaj SAT. Dediĉe al la unua estis prezentita zorge preparita skizo de la prezidanto de REU Aleksandr Lebedev, dediĉe al la dua – prelego de Nikolao Gudskov, kun speciala atento pri tio, ke sekvajare en Moskvo devos okazi la 94a SAT-kongreso.

masi

Ludmila Novikova gvidas la poezian programeron

Due, estis brile preparita de Ludmila Novikova koncerto pri la rusa poezio, en kiu sonis poemoj de la poetoj, havantaj jubileojn ĉi-jare: Afanisij Fet, Aleksandr Blok, Boris Pasternak, Sergej Jesenin kaj aliaj. La tradukoj estis plejparte novaj, faritaj de Ludmila mem, kaj plenumis ilin ŝi kaj aliaj homoj. Kelkaj poemoj, fariĝintaj kantoj, sonis kun muzika akompano de Sergeo Straŝnenko kaj Oksana Zvereva. Rava programero.

masiMi volas speciale noti la prezentsdon de Irina Gonĉarova “Paĝoj el MASI-historio”. Ŝia rakonto koncernis ankaŭ la antaŭhistorion, kiu estis ligita al kunlaboro kun AIS San-Marino kaj profunda intereso de gravaj profesoroj el MASI/MGIU pri Esperanto. Ĉefe temis pri diversaj iniciatoj kaj aranĝoj, kiujn efektvigis MASI dum kvaronjarcento, kaj pri agado de elstaraj MASIanoj dum diversaj etapo de la ekzisto de la klubo-asocio: Anatolij Ŝejpak, Polina Belova, Jekaterina Bebenina, Vitalij Malenko, Olga Ĉernyŝova, Valentina Sidorova, Alla Kudrjaŝova, Aleksandr Sigaĉov, Kirill Grustnjov, Natalja Nikolajeva, Svetlana Ŝiŝkina, Julia Samsonova kaj aliaj. La rakonto, en kiu multaj eventoj estis eĉ ne menciitaj, montris, kiun gravan kontribuon por la Rusia movado faris tiu organizaĵo sub la gvido de Irina. Ĉeesto de kelkaj malnovaj MASIanoj, kiuj antaŭ 25-jaroj agis kun Irina dum la unuaj paŝoj de la organizaĵo – Oksana Zvereva, Roman Bolŝakov, Oleg Ĉajka – reliefigis la “historiecon” de la jubilea rakonto.

Kronis la festotagon bankedo, organizita de Raja Kudrjavceva, kun multaj bongustaĵoj, donacoj, tostoj, kantoj kaj bondeziroj…

La historio de MASI nepre devus esti surpaperigita kaj publikigita. Kompreneble, por Irina estas pli interese elpensi kaj aranĝi ion novan, sed tia libro de rememoroj estus ankaŭ tre grava por evoluigo de la movado, okazigo de novaj aranĝoj!

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/masi-31

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi