MEA MASI festos sian 25-jariĝon dum APERo-14

AperoLa 24an de februaro Moskva Esperanto-Asocio MASI iĝos 25-jara. Antaŭ kvarono da jarcento la ambasadoro de Hungario en Moskvo György Nanovfszky en ĉeesto de la rektoro, instituta administrantaro kaj dekoj da studentoj-esperantistoj, tondis ruĝan rubandon en la biblioteka salono de Moskva aŭtomobilkonstrua instituto (MASI), simbolante aperon de nova esperantista kolektivo — Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj (MASI).

Ekde tiam senlace, seninterrompe kaj sukcese MASI laboras por moskva kaj rusia Esperanta movado: popularigas Esperanton, instruas ĝin, organizas Esperantajn eventojn, vojaĝas per kaj por Esperanto. Niaj agadoj, kiel teatraĵoj, lingvaj festivaloj, Esperanto-Poŝtkruciĝo, gazetaj artikoloj ktp estas konataj ankaŭ eksterlande, multgrade danke al nia multjara kunlaboro kun La Ondo de Esperanto kaj La Balta Ondo.

Okaze de la naskiĝdato de MASI la kolektivo ĉiujare organizas eventon kun la nomo APERo (Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo). Ĝia komenca ideo estis lingva mergiĝo por finintoj de la parola Esperanto-Kurso FaRo (“Faru la Rondon!”), kiun partoprenas ne nur komencantoj, sed ankaŭ spertaj esperantistoj por kreo de natura Esperante parolanta medio. Nun APERo akceptas ĉiujn homojn, kiuj pretas gardi la lingvan disciplinon, ne krokodilante.

Apero

Grupfoto de la pasint-jara APERo

La programo de APERo neniam estas lingvoinstrua, sed nur tempopasiga kun kleriga kaj distra lingvopraktika enhavo.

La temo de ĉijara APERo estas “Jubileoj”. Jes, ajnaj jubileoj — Esperantaj, historiaj, sciencaj, kulturaj, privataj ktp — okazintaj kaj okazontaj iam ajn. Tamen kun dezirinda akcento ĉe la jaro 2020.

Se vi partoprenus nian APERon, kiun jubileon vi prezentus? Eble vi eĉ povus aperi ĉe APERo kun viaj programkontribuoj? Kun danko ni akceptus viajn salutojn kaj gratulojn okaze de la jubileo de MASI!

Viaj kontribuoj en ajna formo multe variigus nian programon kaj aldonus al ni senton de internacia kunapogo kaj esperantista amikeco.

Konkurso!
Kvizo pri jubileoj-2020

Bonvolu sendi dek demandojn pri iu evento aŭ persono, ligita kun la jubilea jaro 2020! Plej interesajn kvizojn ni uzos en la programo de APERo. Tri el ili estos premiitaj per speciala bildkarto, dek ekzemplerojn de kiu ricevos la gajnintoj. Aliaj konkurskontribuantoj ricevos po unu sama karto perpoŝte.
Inspiran kreadon kaj gajnon!

Skribu al mirinda.strigo@gmail.com

Ni atendas vin la 21-24an de februaro 2020 en la apudmoskva ripozejo Jerŝovo (Odincova distrikto). Detalojn vidu en la aliĝilo.

Se vin interesas ĉeesta aŭ virtuala partopreno en APERo kaj en la jubilea konkurso, bonvolu turni vin al la artikolverkinto:

Irina Gonĉarova
mirinda.strigo@gmail.com
https://vk.com/mirinda_strigo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/01/masi-30

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi