Prezento, malfermanta la oktobran (2023) numeron de Beletra Almanako, estas aŭtorita de Probal Daŝgupto. Li rakontas sian kvankam delongan (sed ree aktualan por multaj) sperton troviĝi en situacio, kiam venas, laŭ la difino de Probal, emocia anesteziĝo. Li sugestas: “Aŭskultu kun nova kompreno la vortojn “ne al glavo sangon soifanta”. Fieru pri la soifo kiun nur vi, kaj aliaj esperantistoj, kapablas soifi”.
Originala prozo aperas el la plumo de kvar aŭtoroj. En sia rakonto Bukedo por Fraŭlino Antonija Spomenka Štimec rekonstruas eventojn el la vivo de kroata esperantistino de antaŭ pli ol jarcento kun literatura transponto al Ĉinio. Legindas kiel memstara rakonto Fine de la rememoro, fragmento el la libro Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo de Cho Sung Ho, reverkita de la korea aŭtoro en Esperanto. Yin Jiaxin aŭtoris amhistorion de ĉina junulino. Kaj Mikaelo Bronŝtejn pripensas, kiel okazas evoluo de sincera amo al kruela hato.