Gardantoj de lingvo: Libro instrua, kleriga, pensiga

CoulmasCoulmas, Florian. Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio / Tradukis el la angla Jan P. Sandel; Antaŭparoloj de Florian Coulmas kaj Humphrey Tonkin. – Novjorko: Mondial, 2021. – 464 p.

La libro Gardantoj de lingvo de Florian Coulmas estas verŝajne la unua verko rilata al lingvistiko, kiun mi legis, kaj apenaŭ multaj verkoj prilingvaj sekvos ĝin sur mia tablo. Sed mi legis ĝin kun granda intereso kaj povas diri sincere, ke tiu ĉi eldonaĵo estas leginda kaj havinda de ĉiu esperantisto.

Ampleksa kaj strukturita

La libro estas sufiĉe ampleksa (464 paĝoj), kio spegulas enorme vastan temon, kiun ĝi tuŝas, nome – lingvopolitikon kaj lingvoplanadon. Florian Coulmas prezentas dudekon da biografioj, kies herooj, plejparte ne lingvistoj, grave kontribuis al tiu ĉi sfero.

Ĉiu biografio sekvas pli-malpli saman skemon: unue la aŭtoro rakontas pri la vivo de sia heroo, poste pri la lingva situacio, kiu ekzistis en tiu tempo en respektiva teritorio aŭ medio, foje aldoniĝas prezento de lia intelekta heredaĵo kaj finas ĉion la plej malkutima elemento forme de imagita intervjuo, kreita surbaze de citaĵoj. La verko celas vastan nefakulan publikon. Tamen la scienca aparataro impresas – ĉiun ĉapitron finas abundaj referencoj, inkluzive originalan tekston de la citaĵoj el “intervjuo”, kaj fine de la libro grandan spacon okupas referencoj kaj indeksoj.

La biografioj estas ordigitaj en kronologia sinsekvo – de Alcuinus el Jorko, vivinta en la 8a jarcento, ĝis Léopold Sédar Senghor, mortinta en 2001. Elekto de la personoj estas foje neatendebla – apenaŭ multaj supozis vidi en tiu ĉi listo papon Paŭlon la 6an, Leninon aŭ kardinalon Richelieu. Tamen la aŭtoro ĉiufoje klarigas, kial li konsideras la respektivan personon grava kontribuinto al la anoncita temo kaj liaj vortoj konvinkas.

Avertoj kaj esperoj

Ne havas sencon rerakonti biografiojn kaj cirkonstancojn en kiuj vivis ĝiaj herooj, do mi prefere prezentu konkludojn kiujn mi faris kiel leganto atenta kaj pensema. Multaj el ili estas aktualaj kaj pensigaj por esperantistoj kaj por Esperantujo.

Imago pri la tiel nomataj “naturaj” lingvoj kiel pri fruktoj de libera kaj nelimigita evoluo estas grave troigita. Fakte ĉiuj lingvoj de grandaj nacioj akiris sian aktualan formon sekve de skrupula planado kaj longdaŭra kaj persista realigado de lingvopolitiko.

Edukita kaj celkonscia elito povas trudi sian volon al la amasoj, eĉ lingvon. Bonaj ekzemploj estas Eliezer Ben-Yehuda, grave stimulinta la renaskiĝon de la hebrea, kaj Sutan Takdir Alisjahbana, gvidinta la formadon de la indonezia lingvo. Do eĉ guto malgranda povas iniciati grandajn ŝanĝojn – necesas nur ke ĝi estus persista, inteligenta kaj, plej gravas, ke ĝi proponu solvon de problemo, kiun la socio mem konsideras aktuala kaj grava aŭ almenaŭ ke ĝi konsciigu la socion pri tiuj ĉi aktualeco kaj graveco.

De tio ĉi sekvas alia konkludo – por komuna lingvo unue necesas komuna ideo. La hebrea (re)naskiĝis por kontentigi la identecajn kaj komunikajn bezonojn de la kreiĝanta israela nacio. La lingvaj reformoj de Atatürk helpis trovi novan, pli modernan identecon por la turka nacio, reserĉanta ĝin dum la disfalo de la Otomana imperio. Jacob Grimm kaj Danto strebis doni regulan kaj unuecan lingvon al siaj nacioj dum la kreado de la germana kaj itala naciaj ŝtatoj.

Massimo d’Azeglio diris en la 19a jarcento: “Ni kreis Italion. Nun ni devas krei italojn”. Se Zamenhof resurektus nun, li verŝajne edifus al ni simile: “Mi kreis Esperanton, nun vi devas krei esperantistojn”. Tiukampe ni ĝis nun malsukcesis, kaj la nuna situacio klare montras tion. Danke al la Lingvo Internacia homoj, fiere nomantaj sin “samideanoj”, vigle diskutas en sociaj retoj, sed ili uzas Esperanton kiel nuran komunikilon sen iu ajn “interna ideo”, kaj anstataŭ fari demandojn al reprezentantoj de aliaj kulturoj kaj ŝtatoj ili laŭte proklamas opiniojn kaj informojn, ĉerpitajn el sialingvaj amaskomunikiloj. Do, same kiel antaŭ ducent jaroj, interparolas ne homoj kun homoj, sed francoj kun angloj kaj rusoj kun poloj.

La aŭtoro plurfoje atentigas, ke lingvo estas forta ilo de socia strukturigo kaj ŝtata politiko, kaj ne hazarde plej raciaj kaj foje cinikaj politikistoj foraj de lingvoscienco kaj sentimentaleco donis tioman atenton al lingvopolitiko. Rimarkindas ke inter modernaj ekzemploj de gravaj lingvopolitikaj decidoj kiel la unua estas prezentita lingvoleĝo akceptita en 2014 en Ukrainio kaj seniginta la rusan (kaj aliajn minoritatajn lingvojn) de oficiala statuso. La aŭtoro de la libro, aperinta origine en 2016, rekte diras ke tio ekstreme streĉis rilatojn de Ukrainio kun Ruslando, kaj kontribuis al estiĝo de interŝtata konflikto.

Nun, post ok jaroj, ni jam scias, kiom alta estas la kosto de tiu ĉi provo transformi la pluretnan kaj plurlingvan landon je unuetna kaj unulingva ŝtato kun naciisma ideologio. Do necesas memori, ke ne ĉiuj lingvopolitikaj provoj estas sukcesaj kaj ke tiuj prezentitaj en la libro estas verŝajne eta ono de la tuta eksperimentaro, same kiel Esperanto estas unu el centoj da fiaskintaj lingvoprojektoj.

Cetere inter miaj konkludoj estis ankaŭ esperigaj. Tiel la rakonto pri klopodoj de la unua prezidanto de Senegalo Léopold Sédar Senghor krei unuecan afrik-francan nacion surbaze de la franca lingvo aŭ almenaŭ konservi la lastan kiel komunikilon ene de Franclingvio, memorigis al mi la sorton de la rusa lingvo en la ekssovetuniaj respublikoj.

Plejparto el ili ne estas tiom pluretnaj kiel afrikaj ŝtatoj, do post la akiro de la sendependeco en 1991 ili proklamis kiel la ŝtatan lingvon sole la lingvon de la plej granda etno, laŭ kiu estis nomita respektiva lando (taĝikoj en Taĝikio, armenoj en Armenio ktp). Tamen post 32 jaroj de la sendependeco, kvankam tie vivas jam la dua generacio de civitanoj, por kiu patrujo estas tiuj ĉi naciaj ŝtatoj, la uzado de la rusa lingvo daŭras en pluraj kampoj kaj eĉ kreskas.

En lastaj jaroj lokaj aŭtoritatoj donis specialan atenton al instruado de la rusa, subskribinte interŝtatajn interkonsentojn kaj la prezidanto de Kazaĥio eĉ proponis krei por la rusa asocion similan al Franclingvio. Kaj la motivoj de tute malsamaj politikistoj en la landoj, kie ruslingva loĝantaro foje preskaŭ komplete malaperis, estas la samaj, kiuj gvidis la senegalanon Léopold Sédar Senghor – ili komprenas, ke en la prognozebla estonteco ilia plej grava komerca partnero, fonto de novaj teknologioj kaj scioj, estos Ruslando, do la instruado de la rusa estas vojo al progresigo de iliaj nacioj.

Alia optimisma konkludo rilatas al terminologia malriĉeco, ofte prezentata kiel grava baro survoje de Esperanto al la statuso de vaste uzata mondolingvo. Tio sonas konvinke, ja ĉiu provinta uzi Esperanton por verkado de specialaj tekstoj (sciencaj, teknikaj ktp) neeviteble spertis mankon aŭ malperfektecon de la Esperanta terminaro en ĉiu kampo. Sed tiu problemo validas ankaŭ por la naciaj lingvoj, tamen oni plu uzas ilin, kaj nur plej etaj nacioj kapitulacas kaj transiras al instruado en lingvo de pli granda nacio.

Plej gravas ke tiu ĉi problemo estas superebla – necesas nur forta volo kaj skrupula diligenta laboro. Pruvi tiun ĉi konkludon povas mirinda sukceso de la indonezia lingvo, kies gramatiko estis publikigita de Sutan Takdir Alisjahbana antaŭ unu jarcento. Tamen ĝis 1970 la Komisi Istilah (komisiono pri terminologio) kreis 321 mil 710 novajn terminojn. La rezulto estas impresa: la tuta instruado en Indonezio okazas en la indonezia lingvo. Ĉu imitinda ekzemplo por esperantistoj?

Bedaŭrinde, ĝis nun nenio komparebla estis entreprenita en Esperantujo. Iam je terminologia kampo aktivis forstistoj kaj fervojistoj, sed ŝajnas ke tiu agado velkas, kaj eĉ jamaj atingoj apenaŭ uzeblas por vasta publiko, ĉar ili ne estas enretigitaj kaj ekzistas nur kiel paperaj vortaroj, starantaj en profundaĵoj de bibliotekoj. Jen kaj jen aperas kadre de privataj iniciatoj vortaroj pri apartaj fakoj (aviado, konstruado ktp), sed ĉio ĉi okazas ĥaose, kaj la fruktoj de tiu laboro plejparte estas nek konataj, nek konsulteblaj por nefakuloj. Solvi tiun problemon povus unueca gvida institucio kiu kunordigus la terminologian laboron kaj publikigus rete ĝiajn fruktojn, sed evidente por tio en Esperantujo devus aperi nova Zamenhof.

Bela klasikaĵo

Iom pri la libro mem kaj pri ĝia Esperanto-versio. La teksto estas verkita en flua kaj simpla lingvaĵo, facile komprenebla eĉ por nefakulo kiel mi. La aŭtoro sukcesis kombini tiun malpezecon kun science skrupula traktado de la materialo – ĉiun aserton akompanas abundaj referencoj, post ĉiu ĉapitro sekvas detalaj klarigoj, fine de la libro plurajn paĝojn okupas klasika scienca aparataro. Do temas pri legaĵo alloga, facila, simpla, sed kredinda kaj aŭtoritata – malofta kombino.

Apartan laŭdon kaj dankon la aŭtoro meritas pro tio, ke li sukcesis eviti kliŝojn, tiom oftajn en la amaskomunikiloj kaj eĉ en sciencaj verkoj, rilate siajn heroojn. Ekzemple, parolante pri Lenino, li koncentriĝas je objektiva prezentado de la faktoj – sen tradiciaj frazoj pri “diktatoro” aŭ fantazioj pri ĉiama subpremado de la etnaj minoritatoj kaj iliaj lingvoj en Sovetunio. Same li parolas pri Zamenhof kaj lia kreaĵo klare kaj kun malkaŝa simpatio, kvankam nenie eksplicite vortumita. Cetere la tekston finas foto de la aŭtoro ĉe ŝildo de strato Esperanto, do sapienti sat.

La Esperanto-eldonaĵo estas altkvalita kaj sekvas tiurilate la laŭdindan tradicion de la eldonejo Mondial. Mi legis pdf-version, sed la enpaĝigo aspektas bone, mistajpoj tre maloftas, la tiparo estas bela. Apartan dankon meritas la tradukinto Jan P. Sandel, plenuminta grandan kaj malfacilan laboron tiel, ke lia ĉeesto apenaŭ senteblas, kaj la teksto fluas senĝene, kvazaŭ originale verkita en Esperanto. La elekto de la tradukinto estis ege bonŝanca, ĉar li evidente interesiĝas pri lingvoj kaj konas plurajn, do plejparton de la citaĵoj li tradukis el la originaj fontoj kaj en referencoj ofte renkontiĝas liaj komentoj kaj klarigoj, ĉiam informriĉaj kaj utilaj.

Resume, mi forte rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj legantoj interesiĝantaj pri lingvoj ĝenerale, lingvopolitiko kaj lingvoplanado aparte. Ĝi estas verko, kiun oni povas legi de l’ komenco ĝis la fino kaj poste reveni al apartaj ĉapitroj laŭ bezono kaj plaĉo, kaj konsulti ĝin okaze de duboj kaj meditoj, farante proprajn konkludojn, eble malsamajn ol tiuj prezentitaj supre.

Stanislav Belov

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi