Je la 1a de majo 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 448 personoj el 56 landoj. Dum aprilo aliĝis nur 22 novaj kongresanoj.
Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (48) kaj Francio (42).
Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ dek personoj.
48 Germanio
42 Francio
30 Italio
26 Ĉinio, Koreio
24 Japanio
19 Usono
17 Belgio, Pollando
16 Brazilo, Tanzanio
13 Britio
12 Hispanio
10 Svislando
Ĝis nun aliĝis 45 Afrikaj esperantistoj el 13 landoj, inkluzive de 16 el la kongreslando Tanzanio, t. e. ĉ 10% de la aliĝintaro. La ideo havi almenaŭ unu kongresanon el ĉiu Afrika lando, kie estas esperantistoj, dume aspektas nereala.
Nun validas la tria aliĝtarifo: por la A-landoj ĝi estas 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2024/.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/afriko-32
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news