IJF 2024

De la 27a de marto ĝis la 2a de aprilo okazis en Serrada di Folgaria la 47a IJF (Internacia Junulara Festivalo), la temo de ĉi tiu eldono estis “La pontoj trans la montoj”. Kaj efektive, por atingi la ejon de la evento, ni devis imagi pontojn trans la montoj.

Tiu ĉi historio komenciĝas kiel ĉiu Esperanta historio de EKC-volontulo; Michael Boris sendis al ni reklamon por aliĝi al iu senpaga aranĝo, mi aliĝis malfrue, la vojaĝo iĝis ĥaosa sed mi finfine alvenis, mi preskaŭ ne dormis dum sep tagoj, mi provis eskapi la kunsidojn, mi preskaŭ suksesis, mi tamen travivis la semajnon.

Kaj estas tiel, ke mi retroviĝis, konstruante pontojn per interkomprenigo je la 9a matene, post havi drinkomanĝan nokton ĝis la nokto, nokto fin’.

La unua tago, la fino de la iluzioj

Veturigitaj de lerta / freneza busisto tra la nebulo, ni alvenis je la fino de la posttagmezo en la neĝa Serrada di Folgaria. La tuta semajno, ni dormis en ĉaledo, alta ĉe la italaj alpoj.

Danke al Konsilio de Eŭropo, kelkaj el ni partoprenis senpage al TEJO seminario. Antaŭ alveni surloke, mi eĉ ne sciis kio estis “seminario” kaj je la fino de la semajno, pli ol lerni la sencon de la vorto “seminario”, mi komprenis kio estas malliberejo.

Diversaj aktivaĵoj estis proponitaj kadre de la seminario, praktikaj kaj teoriaj. La forteco de Esperantujo aperis, kiam la partoprenantoj parolis pri la situacio en siaj landoj, malfermante fenestretojn sur la ĉiutaga vivo de niaj foraj najbaroj. Estas persone la parto kiu plej interesis min. Bone, eble estis iom pli ĝuinda ol malliberejo.

Wojtek, unu el la gvidanto de la seminario, tradukis en Esperanto la rolludon “Pasaĵoj”, mergiĝema sperto dum kiu ni estis preskaŭ rifuĝintoj sed kun nekonata familio dum tuta posttagmezo.

La noktoj, vivo antaŭ mateno

Kiam nokto alvenis, ni devis esti pli viglaj, ĉar en ĉiuj lokoj, kunsidoj estis organizitaj: eviti ilin estis okupego de noktoj.

Navigante inter la diversaj lokoj (drinkejo, trinkejo, gufujo), ni trovis kelkajn ĝojojn sub la radaroj de la suno / devoj. Ni ankaŭ kreis novan ejon: la ugejon. Gluugaĵoj kaj diskutugoj aperis strange kaj aŭtentike en anguleto de la gufujo (ne konfuzu kun tiu de Salvatore).

Dum la tria vespero, post la ekskurso al Rovereto, okazis io spertinda: la silenta diskejo. Homoj kun aŭskutiloj dancante sur malsamaj muzikoj. Unuflanke la eletronikmuzikemuloj, aliflanke… la aliaj: sama ejo, malsama etoso.

La ekskurso, la netuŝebla futurismo

Finfine, ni suksesis fuĝi la seminarion dum tuta posttagmezo okaze de la ekskurso al Rovereto. Sur la paŝoj de la futuristoj, ni vizitis la domon de Fotunato Depero, kiu transformiĝis en muzeo. Rekreante ĉiutagajn objektojn, li celis igi la mondon pli ĝoja. Fakte, Depero vere eniris en la vivo de la italoj per la reklamo, la modo, la arkitekturo, ktp. Bedaŭride, ne plu estas aktuala afero ĉar kiam mi volis sidiĝi sur bela ligna seĝo, mal/neridinda virino admonis min.

La pinto de la vizito estis kiam Michael Boris tradukis al ni tekson en “onomalingua” (oni povas traduki ĝin per “onomatopelingvo”, ĝi estas kreado de Depero li mem). Vivante lian tradukon, ni iĝis siaj maldormemaj infanoj. Ni ankaŭ vizitis la Muzeon pri Moderna kaj Nuntempa Arto, kiu estis riĉega de diversaj artaĵoj: ligno-skulpturoj, pentraĵoj, gravuroj kaj pli da netuŝeblaj aferoj. Mi ne scias kion vidis la aliaj vizituloj sed multe da artaĵoj estis, laŭ mi, pli ŝatindaj kun nur 3 horoj da dormo.

La internacia vespero, lumbildo, danckurso kaj Balavoinaĵoj

Post laca semajno por la partoprenantoj kaj lacega semajno por la seminarianoj, la internacia vespero konkludis IJF-n.

Tiuj kiuj volis, povis proponi aktivaĵojn. Estas tiel ke en la sama horo, Etienne skribis la vorton “libereco” * en la tuta ĉaledo, eĉ sur la blanka pano de la tagoj, Cyril iĝis Henri kaj kantis por siaj amikoj *, Ines iĝis fit“ines”isto, danciginte la partoprenantojn, kaj la ugistoj, strangaj inter la stranguloj / esperantistoj, sendis al ni lumbildon. Kaj pli ankoraŭ…

*(la ligiloj ne reprezentas la verajn okazaĵojn)

Konkludo

Dank al la IEJ (Itala Esperantista Junularo) teamo, ni pasigis magikan semajnon, plena de lernadoj, malkovroj, amikoj, alkoholoj, kaj de ĝisaĵoj en mirinda ejo.

Se vi maltrafis tiun IJF-n, ne maltrafu la venontan ĉar estas ĉiam pli bone esti en Italujo ol en laborejo!

Héloïse Lellouche
TEJO-volontulo

Fonto: https://www.tejo.org/heloise-rakontas-pri-ijf-2024/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi