Arkivo por la kategorio 'Esperantujo'

Postprezidaj meditoj

Grigorij ArosevPost la eksiĝo de la prezida posteno en Rusia Esperantista Unio (REU) mi ekanalizis la rezultojn de mia propra laboro. De ekstere la rezultoj efektive aspektas magraj, pli ĝuste – neekzistantaj. Mi konsentas kun tio kaj eĉ pretas akcepti la “titolon” de la plej malsukcesa prezidanto de REU – probable iuj ŝatos tion kaj kontentiĝos pro la “agnosko”. Mia egoo ne suferus, ĉar dorloti miajn proprajn ambiciojn mi kutimas ekster Esperantujo. En la “Esperanto-movado” estas tro simple atingi asocian postenon, do la facileco de atingado devas egali al la facileco de malsukcesa elposteniĝo.
Legu la tutan artikolon ‘Postprezidaj meditoj’

La Dua Tutmonda Ekzameno

La 11an de majo okazis trejnado en la sidejo de Paranaa Esperanto-Asocio (Kuritibo, Brazilo) kun 13 aliĝintoj al la dua monda ekzamentago. (Foto: Rangel Gotardi)

Post la granda sukceso de la Unua Tutmonda Ekzamentago (la 9a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis aranĝi similan tagon la 8an de junio 2013.

Ĝis la 15a de majo, la lasta tago de la aliĝeblo, anoncis sin 250 kandidatoj el 16 landoj. La sesioj disvolviĝos en 24 lokoj, inter ili en sep urboj de Francio, en po du urboj de Meksiko kaj Brazilo. Aliĝis al la kampanjo urboj el Nikaragvo, Kolombio, Argentino, Usono, Japanio, Svislando, Svedio, Germanio, Pollando, Serbio, Belgio kaj Ruslando.
Legu la tutan artikolon ‘La Dua Tutmonda Ekzameno’

Azia Kongreso en Jerusalemo

Jerusalemo, vidata el la oliva monto

Mi ŝatus komenci ĉi tiun raporteton per letero de fama Esperanto-kantisto, kiun mi ricevis antaŭ nelonge:

Mi ankoraŭ ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jerusalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverseco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj. La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortuŝa de mia vivo de esperantisto!!
Denove dankon, Amike, jOmO.

Legu la tutan artikolon ‘Azia Kongreso en Jerusalemo’

Mez-Oriento: La sesa kunveno

AraratoUnu el la problemoj de la Meza Oriento estas, ke homoj kaj popoloj tie kverelas inter si. Estas pluraj historiaj, religiaj kaj sociaj kialoj por kvereli. Ŝijaanoj, ekzemple, ankoraŭ memoras pri la murdo de Alī ibn Abī Tālib en la 7a jarcento. Kion diri pri la homoj elpelitaj de tio, kio estis iam Palestino. Ili ankoraŭ vivas kaj memoras. Kaj la turkoj memoras la provon post la unua mondmilito fare de la okcidentaj landoj okupi Turkujon (neniu okcidentano vizitanta Turkujon povas klarigi al si, kial mortis tiom da aŭstralianoj en Galipoli.) Inter ĉi tiuj memoroj estas ankaŭ la memoro de la armenoj pri la genocido dum la unua mondmilito. Multe malpli oni memoras pri la pozicio kaj agado de la armenoj en la Turka Imperio okaze de tiu milito.
Legu la tutan artikolon ‘Mez-Oriento: La sesa kunveno’

Carlevaro tro facil-anime prognozis

Fotis Irmi HaupenthalIntervjuo kun André Albault

Unu el la grand-sinjoroj de la Esperanto-movado sendube estas d-ro André Albault en Tuluzo. Jam oni lin omaĝis per la fest-libro De A al B[1] okaze de lia 75-jariĝo. La redakcio de La Ondo volonte kaptis la okazon de lia 90-jariĝo por la intervjuo, kiun kun la jubileulo faris Reinhard Haupenthal.

La maljunulojn (tia vi estas sojle de via 90-jariĝo) oni kutimas demandi, ĉu ia viv-sekreto situas malantaŭ ilia aĝo. Ĉu tian vi havas kaj pretas ĝin riveli?

En rilato al mia aĝo[2] kaj al eventuala vivo-sekreto, oni komprenu tiun terminon kiel “sekreto pri longa vivo”, mi emas respondi jene:
Legu la tutan artikolon ‘Carlevaro tro facil-anime prognozis’

Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni

Dennis KeefeRespondas Dennis Keefe

Dum la lasta jaro mi verkis plurajn artikolojn por La Ondo de Esperanto (LOdE) pri temoj de merkatiko, kiuj speciale rilatas al Esperanto – ne al la lingvo mem, mi substreku – sed al informado pri ĝi, kaj al ĝia disvastiĝo. Tiuj artikoloj estigis pli ol cent komentojn en la retejo La Balta Ondo. En ĉi tiu artikolo, post mallonga resumo de la kvin artikoloj, mi pli detale priparolos la reagojn de pluraj komentantoj.
Legu la tutan artikolon ‘Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni’

Aŭdi Esperanton en la reto

E@IFoje nekonata Azia komencanto en Vikipedio demandis min, kie li povus aŭdi vortojn kaj frazojn en Esperanto, por ekzerci sian aŭdkomprenon kaj plibonigi sian elparolon. Ĉi tiu artikolo estas traduko de mia respondo.
Legu la tutan artikolon ‘Aŭdi Esperanton en la reto’

Aspiranto kaj Esperanto

BET-6 en Veisiejai (Litovio, 1964). Kunveno.

Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino.

Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por iri al ĝi? Laŭ tiutempa ordo tio eblis nur post unujara laborado, sed mi staĝis nur duonjaron. Mi turnis min al mia senpera estro. Li ne kontraŭis, sed… Necesis iri al la uzina etatestro, kiu diru la decidan verdikton. Li estis malklera malnova komunisto, tre lojala al la soveta reĝimo. Mi iris al li kaj klarigis la situacion:
Legu la tutan artikolon ‘Aspiranto kaj Esperanto’

FESTO: la programo konturiĝas

FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo.

La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin’ kun akompano de sia gurdo prezentos kantojn en la valona kaj franc-belga lingvoj. Post ĉi tiu enkonduko komenciĝos folka balo kun la frisa bando Kapriol’! kiu dancigos la homojn, intermiksante kaj plezurigante la partoprenantaron.
Legu la tutan artikolon ‘FESTO: la programo konturiĝas’

Lingvaj kursoj en BET-49

Dum la 49aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6–14an de julio 2013 en la Litovia urbo Utena, oni povos ne nur pasigi interesan semajnon kun samideanoj, profitante tre interesan programon, sed ankaŭ lerni en unu el la tri diversnivelaj lingvokursoj.
Legu la tutan artikolon ‘Lingvaj kursoj en BET-49′

De vintro al printempo

Foto de Liba GabaldaAnkaŭ ĉi-jare la partoprenantaro de PRINTEMPE estis bele internacia. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio; kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do regis bela Esperanto-etoso en la kvara PRINTEMPE de la 29a de marto ĝis la 6a de aprilo.
Legu la tutan artikolon ‘De vintro al printempo’

Akademio de Esperanto: Elekto de triono de la akademianoj

Okazis en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto.
Legu la tutan artikolon ‘Akademio de Esperanto: Elekto de triono de la akademianoj’

La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA

Vydas GedvilasLa 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de  LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan inaŭguron de BET-49 la 7an de julio en Utena. Se ne ekestos gravaj obstakloj, d-ro Vydas Gedvilas partoprenos la inaŭguron kaj parolos al la partoprenantoj de BET-49. La parlamentestro promesis helpi ankaŭ ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49.
Legu la tutan artikolon ‘La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA’

KER: Kia esperantumado en Kubo?

Kuba Esperanto-RenkontiĝoLa 13–17an de marto 2013 en la belega feriejo Los Cocos (La kokosoj) okazis KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo) – unu el la atingoj de Kuba Esperanto-Asocio, kiu ebligas liberan esperantumadon, kontrolon de rezultoj, transdonon de spertoj, kunsidadon, montgrimpadon, muzikumadon, sportadon, dancadon… Ĉi-jare en KER renkontiĝis esperantistoj de 13 el la 15 Kubaj provincoj, kaj krome malgrandaj delegitaroj el Francio (3) kaj Meksiko (4), kaj niaj ruzaj rusinoj. Entute partoprenis 234 esperantistoj.
Legu la tutan artikolon ‘KER: Kia esperantumado en Kubo?’

Madrido: Iberia renkontiĝo

La 9a Iberia Renkontiĝo pri Esperanto (IRo) okazis en la junulargastejo San Fermín en Madrido, la 15–17an de marto. IRo estas juneca aranĝo (sed por ĉiuj aĝoj) en la Iberia Duoninsulo, sinsekve organizata de unu el la asocioj: PEJ (Portugala Esperanto-Junularo), KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) kaj HEJS (Hispana Esperanta Junular-Societo). Ĉi-jare estis la vico de HEJS.
Legu la tutan artikolon ‘Madrido: Iberia renkontiĝo’



Bad Behavior has blocked 2231 access attempts in the last 7 days.