Etikedaj arkivoj: Esperanto-gazetaro

Verku por Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, Monato kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos kvarmonatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero pri neŭrosciencoj

«Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion. Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La demonstra versio de la marta Ondo (№311)

Hodiaŭ en la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra versio (demoversio) de la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 52-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako №42 (oktobro 2021)

Pri tradukado, beletraj mondoj de diversaj etnaj lingvoj kaj de Esperanto Probal Daŝgupto alparolas la legantojn en la prezento de BA. “Kiamaniere ni [redakcianoj de BA] do konverĝas al komunaj juĝoj kaj sukcesas kune ŝofori beletran revuon?” – Daŝgupto demandas … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La marta Ondo: ampleksa, varia kaj kultur-riĉa

Antaŭ du semajnoj, la 29an de marto, aperis la printempa (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2022, №311), la unua en la jarkolekto 2022. Sur la 126 riĉe ilustritaj paĝoj de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Donacoj en 2021

Nia gazeto kaj nia ĉiutage aktualigata novaĵretejo ricevas neniun financan helpon de esperantistaj asocioj kaj fondaĵoj, ili ekzistas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la gazeto La Ondo de Esperanto. En la abonjaro 2021 ni ricevis donacojn de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero, 2021, №4: Rakontoj de migradoj

“Familioj elhejmigitaj de milito, improvizitaj tendaroj en la ĉirkaŭaĵo de urboj, postvivantoj de danĝeraj martransiroj – amaskomunikiloj kutimis bagateligi bildojn de migrantoj, kiuj tro ofte reduktiĝas al arketipo de nuntempa malfeliĉo. Ĉi tiuj novaĵoj reflektas tre realajn situaciojn, kiel tiuj, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la vintra Ondo aperis

En la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj hodiaŭ aperis la demonstra versio (demoversio) de la vintra (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 49-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La vintra Ondo rekorde ampleksa

Antaŭ du semajnoj, la 28an de decembro, aperis la vintra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №310), la lasta en la jarkolekto 2021. Ĝi estas rekorde ampleksa – 137-paĝa. Entute, dum … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La tria ĉi-jara Unesko-Kuriero en Esperanto

«Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri: tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivanton inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologo Pascal Picq: “Homo … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la aŭtuna Ondo

En la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj hodiaŭ aperis la demonstra versio (demoversio) de la aŭtuna (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 59-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu: Stano Marček

Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-56 gvidos kurson de Esperanto, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2021, №41

En sia prezento de la 41a Boao Anina Stecay, influite de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado, trovinte similecon en la situacioj de profesiaj sportistoj kaj de verkistoj, asertas, ke “la aprezo flanke de la publiko por aŭtoroj ofte estas la plej kara … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La aŭtuna Ondo aperis

La 29an de septembro aperis la aŭtuna (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №309), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Sur ĝiaj 127 paĝoj estas pli ol sesdek tekst(et)oj kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo

La Revuo estas la unua vera literatura gazeto en Esperanto. Ĝia unua numero aperis la 1an de septembro 1906 en Parizo ĉe la eldonejo Hachette, kun kiu Zamenhof estis kontrakte ligita ekde 1901. Tegmentita de ĉi tiu solida eldonejo, La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton