Beletra Almanako, 2021, №41

Beletra almanakoEn sia prezento de la 41a Boao Anina Stecay, influite de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado, trovinte similecon en la situacioj de profesiaj sportistoj kaj de verkistoj, asertas, ke “la aprezo flanke de la publiko por aŭtoroj ofte estas la plej kara premio”.

Per originala prozo al ĉi tiu almanako kontribuis nur virinoj. Spomenka Štimec proponas por plia gustumo la duan ĉapitron de Bastardo. Se vi ne legis la komencon aŭ forgesis la vilaĝan knabon Maks – revenu al la 31a almanako, kie aperis la unua ĉapitro de la verkata romano. Dume ni ekscias, kien kondukis la kroatan knabon la maljunulo nominta sin “Großvater”, kaj kia sortoŝanĝo atendas la etan vilaĝanon.

Kiel endoma apero de onisko (ĝi ne estas insekto!) elvokas infanaĝajn memoraĵojn ankaŭ pri superstiĉoj rakontas Sara Spanò en Vizitoj.

En la rakonto de Ewa Grochowska ni ekscias, kiel kaŝita interkonsento povas pro sia riveliĝo detrui rilatojn inter la filo kaj la (adopta) patrino por longa tempo. Kaj la kaŭzo – argentina tango kaj pasioj ĉirkaŭ ĝi.

Per originala poezio kontribuas Probal Daŝgupto, Germaine Hoffmann kaj Venelin Mitev (1942-2021).

La almanako prezentas grandan elekton de tradukita prozo, kies originaloj venas el la lingvoj bengala (Probal Daŝgupto tradukis Birdo nomata kropsio de sia patrino Manashi Dasgupta), sveda (La lasta juĝo en Kretenburgo de Henrik Bernhard Palmær, tradukis Sten Johansson), slovaka (La muelejoj de providenco de Oldřich Kníchal, tradukis Katarina Steele), hungara (du rakontojn de Anna Mécs tradukis István Ertl), angla (la novelon La maskerado de la Ruĝa Morto de Poe tradukis kaj enkondukis Hanso Becklin).

Ankaŭ por la tradukita poezio oni praktikas mallongan prezenton de la aŭtoro kiel ĉe Mircea Dinescu, kies kvin poemojn elrumanigis Ionel Oneţ, aŭ pli ampleksan enkondukon. Benoît Philippe prezentas la sacerdoton Ignaz Heinrich von Wessenberg, kies ideoj, laŭ Philippe, “havas frapantan similecon kun la homaranismo” de Zamenhof. Tion pruvas, interalie, la poemo Mia kredo, kiun li tradukis.

La intervjuo kun Vilmos Benczik Rava pruvo de la homa kreivo, tradukita de Jozefo Horvath, koncernas multajn facetojn el la agado de la elstara hungaro kiel pedagogo, tradukisto, literaturkritikisto, eldonisto, redaktoro, preleganto. Aldone aperas omaĝo, verkita de István Ertl por Libera Folio.

Andrea Grevovich intervjuis Sebastian Schulman, verkiston kaj tradukiston el la jida kaj el Esperanto. Schulman estas la ĉefa direktoro de KlezKanada, unu el la plej gravaj mondaj institucioj pri klezmera muziko kaj jida kulturo. Ambasadoro de tuta kulturo estas titolo de la intervjuo tradukita de Mara Rockliff.

En sia artikolo Jens S. Larsen montras, kial UEA bezonas lingvoteorion, asertante, ke “estas pli grave kompreni ke Esperanto estas ne nur kulturo, sed ankaŭ lingvo, dum eble estas pli saĝe en la ekstera informado akcenti inverse”.

Brigid O’Keeffe estas aŭtorino de la libro Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia (“Esperanto kaj la lingvoj de internacieco en la revolucia Ruslando”, 2021). En Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj (tradukis Kalle Kniivilä) ŝi eksplikas ĉefajn demandojn, kiuj inspiris ŝian libron, inter ili ankaŭ ĉi tiu: Kio motivis virinojn kaj virojn dum la lastaj jaroj de la cara Rusio kaj la frua Soveta Rusio aŭdi la internaciisman alvokon de Zamenhof kaj lerni Esperanton?

Vejdo analizas la originon kaj evoluadon de ĉinesko, ĝian populariĝon inter neĉinaj esperantistoj, montrante multajn poeziaĵojn.

Olga Tokarczuk, pollanda poetino kaj verkistino, socia aktivulino (oni kutime mencias ukrainan devenon de unu el ŝiaj avinoj), ĉeestas en BA per sia Nobelpremia parolado Tenera rakontanto, tradukita de Paweł Fischer-Kotowski.

Nicole Margot omaĝas al Philippe Jacottet, granda franclingva poeto, kiu forpasis en februaro en Svislando.

Al la recenzo de Valentin Melnikov pri la libro Amo inter la ruinoj (BA-39) respondas ĝia aŭtoro Trevor Steele per rezolutaj vortoj: “Mi estis tie!”

La estonaj aktorinoj Piret Simson kaj Liina Vahtrik, inspirite de la surdoma memorŝildo pri la fratinoj Helmi kaj Hilda Dresen kreis spektaklon Doktoro Esperanto, kies teksto en la traduko de István Ertl aperas en la almanako.

De Jorge Camacho venas detala analizo de la esearo de Humphrey Tonkin Memoru ĉi praulojn. Sten Johansson recenzas Sekretan taglibron de Julian Modest, kies verkoj abunde eldoniĝas en la lastaj tri jaroj. Fermas la recenzan rubrikon Jorge Camacho per prezento de la anglalingva libro In an Antique Land de la baratano Amitav Ghosh.

La kovrilan kaj rubrikajn bildojn kreis Niko Voloŝin.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/ba-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi