Verku por Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon

Monato

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, Monato kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos kvarmonatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro.
Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estas unika, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion.

La sugestitaj temoj por kontribuoj estas:

  • Malfacilas esti najbaro de potenca (granda) lando.
  • Ĵurnalismo kaj libero en via lando.
  • Aktivismo pri indiĝenaj, homaj, aŭ lingvaj rajtoj en via lando

Ni specife bonvenigas kontribuojn pri ĉi tiuj temoj, sed se vi volas verki pri io alia, nepre sendu mesaĝon al nova_talento@Monato.be, demandante, ĉu via ideo povas taŭgi.

Atentu, ke Esperanto-movado ne estas inter la temoj. Monato estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto.

La limdato por kontribuoj estas la 12a de junio 2022.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/konkursoMonato/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi