«Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri: tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivanton inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologo Pascal Picq: “Homo ne estas la nura pensanta besto, sed la nura besto pensanta ke ĝi ne estas besto”», – per tiuj frazoj finiĝas la ĉefartikolo de la tria ĉi-jara eldono de Unesko-Kuriero.
La ĉefa temo de la julia-septembra Kuriero estas “Restarigo de viv-diverseco: revivigi vivon”. Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (58-paĝa) de la dua eldono por 2021 estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000377986_epo
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/unesko-26