La marta Ondo: ampleksa, varia kaj kultur-riĉa

OndoAntaŭ du semajnoj, la 29an de marto, aperis la printempa (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2022, №311), la unua en la jarkolekto 2022. Sur la 126 riĉe ilustritaj paĝoj de la marta Ondo estas sesdeko da tekst(et)oj.

Iom escepte, en la unua ĉi-jara redakcia artikolo temas ne pri Esperanto. La eldonanto kaj la redaktoro de la Ondo klarigas sian pozicion pri la nuna situacio en Ukrainio: “… ni estas kontraŭ milito kaj naciismo, ni estas por paco. Ni kredas, ke ankaŭ, vi, niaj legantoj, samidee estas pacaj batalantoj”.

Komence de la 2022a jaro en kelkaj landoj mildiĝis la kontraŭpandemiaj reguloj, kaj okazis malvritualaj esperantistaj renkontiĝoj, inter kiuj estis la tradiciaj renkontiĝoj Poludnica en Slovakio kaj APERo en Ruslando, pri kiuj oni povas legi en la primovada sekcio “Eventoj”. Pli multaj renkontiĝoj okazos somere, kaj la Ondo informas precipe pri la preparado de du el ili: la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo (Litovio) kaj la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado). En la marta eldono estas pliaj informoj pri realaj kaj virtualaj esperantistaj agadoj okazintaj kaj okazontaj. Bedaŭrinde, inter la tekstoj enestas ankaŭ nekrologoj pri lastatempe forpasintaj samideanoj.

La Ukrainia temo daŭras en la diskutsekcio “Tribuno” kun deklaroj de esperantistaj asocioj kaj reagoj al ili, inkluzive de du versioj de la deklaro de kvin (eks)gvidantoj de REU, kaj reago al tiuj flanke de la nuna prezidanto de la Ruslanda asocio, Aleksandr Lebedev.

En “Arkivo”, krom la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita artikolo de Jarosław Parzyszek pri la legenda PSEK – Pola Studenta Esperanto-Komitato, kies unika 20-jara agado ne limiĝis nur al studenta sfero.

Kiel ĉiam en la lastaj jaroj, la plej ampleksa Onda sekcio estas “Kulturo”; en la marta eldono ĝi okupas 67 paĝojn – iomete pli ol duonon de la tuta gazeto. Post la fino de la ciklo pri rusaj romanoj de la 20a jarcento, kiu daŭris tri jarojn, en marto komenciĝis nova literatura projekto Rusa Novelaro 2, en kiu estos publikigataj noveloj de ruslingvaj aŭtoroj, verkitaj en la 20a jarcento. La serio komenciĝas per kvin noveloj de la unua rusa Nobelpremiito pri literaturo Ivan Bunin, kiujn tradukis, enkondukis kaj prinotis Aleksander Korĵenkov. Per siaj originalaj noveloj ĉi-foje kontribuis du amerikaj aŭtoroj: Ĵenja Amis el Kanado kaj Paulo Sérgio Viana el Brazilo.

En la riĉa kultursekcio oni povas legi ankaŭ la tradician ĉiujaran statistikan raporton de la Onda redaktoro pri la Esperanta libroproduktado dum la 2021a jaro, poezian kvodlibeton de Miguel Fernández, recenzojn de kvar libroj kaj du muzikaj albumoj, informojn pri novaj libroj, gazetoj kaj konkursoj, kaj muzikajn novaĵojn, inter kiuj la plej grava estas tiu pri la finfina eldono de la dua kompilo “Esperanto Subgrunde” kun 49 muzikaĵoj, venintaj de esperantistaj bandoj kaj soluloj el pluraj landoj. Ĉi tiu duobla antologia albumo, kiu verŝajne estas la ĉefa evento de la muzika jaro en Esperantujo, ornamas la kovropaĝon de la 311a eldono de La Ondo de Esperanto.

Al la revuofina sekcio “Mozaiko” tradicie kontribuis Stanislav Belov kun sia ŝerckolekto, ĉi-foje pri armeanoj, kaj István Ertl kun “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2022 la redakcio pretigos kvar ĉ. 120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. La abontarifo por 2022 restas la sama kiel en 2020 kaj 2021. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2021 danke al la Amikaj donacoj 27 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2022 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj per PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№312) aperos en junio.

Enhavtabelo de la marta Ondo (2022, №311)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Redakcie
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Redakcie
6 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Donacoj en 2021

7 Eventoj
8 Lucas Rivière. La 40a Poludnica sukcese omaĝis sian fondinton
10 Irina Gonĉarova. Ni semas kaj semas… Esperanto en infana ripoztendaro
12 Irina Gonĉarova. APERo-15: 25 unuafojaj partoprenantoj
14 Povilas Jegorovas. Jam 181 aliĝintoj al BET-56
15 Amri Wandel. Amri Wandel lekcios pri spacteleskopoj en BET-56
17 Nijolė Žambaitė. Nijolė Žambaitė: Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj
18 Tuomo Grundström. Tuomo Grundström: Prezentiĝo kaj prezentoj
19 Saŝa Pilipović aktoros kaj kantos en Klajpedo
20 Povilas Jegorovas. Kunveno en la akademia biblioteko omaĝe al Šilas
21 Povilas Jegorovas. La Zamenhofa ekspozicio plu migras tra Litovio
21 La komitato aprobis la vendon de la Roterdama domo
22 Ilona Koutny. Poznano: Virtuala interlingvistika sesio
23 Elekto de triono de la Akademianoj
24 Irina Gonĉarova. Kvin jaroj de Esperanto-Poŝtkruciĝo
24 IJK 2023 okazos en Italio
25 Kvar komitatanoj B de UEA estas elektitaj sen baloto
25 Informo de la Elekta Komisiono: elektoj en 2022
26 Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn
27 Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107a UK
28 Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107a UK
28 La hispana kongreso – samloke post du jaroj
29 Lars Sözüer. BEMI: Sur du radoj
30 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Aleksej Korĵenkov. Aleksej Birjulin forpasis
30 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Simo Milojević forpasis
31 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

32 Tribuno
33 “Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: Alvoko de UEA
34 Pliaj reagoj pri la eventoj en Ukrainio
35 Aleksander Korĵenkov. Deklaro de kvin (eks)gvidantoj de REU: du versioj
36 Aleksandr Lebedev. Distanciĝo de la antaŭnelonga deklaro pri la eventoj en Ukrainio
37 Benoît Philippe. Responde al Lebedev
38 Stipendioj Marjorie Boulton
39 Ilona Koutny. Magistraj studoj pri interlingvistiko
40 Vortoj: UEA partneras en EU-projekto
41 Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio
42 Paulo S. Viana. Sezonoj: Eminenta agado
43 Trompo-provoj per Esperanto: Estu atentaj

44 Arkivo
45 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2022
47 Rigardo malantaŭ la sanktulan bildon
48 Jarosław Parzyszek. La 50a naskiĝdato de PSEK (1972-1992)

54 Kulturo
55 Aleksander Korĵenkov. Nova serio: Rusa Novelaro 2
56 Ivan Bunin. En bieneto; Facila spirado; Sunfrapo; En Parizo; “Madrido” (Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)
84 Ĵenja Amis. Kvar rakontoj (Vendredo, la 13-a; “Fromaĝo elmusiĝis”; Rafaelo; Trafiko haltas)
88 Paulo S. Viana. Florada
91 Aleksander Korĵenkov. Libroproduktado: kresko tro eta
94 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero, 2021, №4: Rakontoj de migradoj
95 Miguel Fernández. Poezia kvodlibeto
102 Carlo Minnaja. Ne ĉiuj libroj kostas (Recenzo: Dostojevskij F. Kvin rakontoj; Ĉeĥov A. Malgranda trilogio)
104 Nia poŝta adreso
105 Zbigniew Kornicki. Dum tondras kanonoj…(Recenzo: Lem S. Solaris)
107 Wolfgang Kirschstein. Ĉielarkkolora Esperantio (Recenzo: Verda stelo kaj roza triangulo)
108 Literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2022”
109 Paŭlo Moĵajevo. Albumo mezgranda kaj mezinteresa (Recenzo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n)
110 Johannes Genberg. Amo kaj perforto (Recenzo: EKDE TIAM. Amo kaj Perforto)
111 Flo Martorell. Veko: La unua albumo en 2022
112 Flo Martorell. Esperanto Subgrunde, Vol. 2: 49 kantoj en du diskoj
113 Flo Martorell. Grava inundo kaŭzis prokraston de novaj albumoj
114 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Malgranda trilogio de Ĉeĥov: Suplemento 2021
115 Povilas Jegorovas. ESLI: nova Esperanta-litova vortaro
116 Halina Gorecka. Beletra Almanako №42 (oktobro 2021)
117 Literatura Foiro, 2021, №214, 2022, №215
119 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. 800 tagoj da informado en La Ondo
120 INK-2: La temo: Nokta vojaĝo

121 Mozaiko
122. Stanislav Belov. Armeaj ŝercoj
123. István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
124. Perantoj de La Ondo de Esperanto
125. Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/ondo-96

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi