La vintra Ondo rekorde ampleksa

vintraAntaŭ du semajnoj, la 28an de decembro, aperis la vintra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №310), la lasta en la jarkolekto 2021. Ĝi estas rekorde ampleksa – 137-paĝa. Entute, dum 2021 aperis kvar Ondoj kun sume 522 paĝoj (122 + 136 + 127 + 137 paĝoj), aŭ ĉ. 44 paĝoj ĉiumonate. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol kvindek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.

Kiel kutime, ĉe la jarŝanĝo en La Ondo de Esperanto aperas informoj pri la Esperantisto de la Jaro. Halina Gorecka, kiu ricevis ĉi tiun honoran titolon en 2021, respondas la demandojn pri siaj vivo kaj agado kaj pri la movado ĝenerale de la Onda vicredaktoro Paweł Fischer-Kotowski.

Dum pluraj jaroj La Ondo petis konatajn Esperanto-aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum la pasinta jaro, laŭ via opinio, estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Sed pro la koronvirusa pandemio, pasintjare ĉi tiu projekto paŭzis, kaj nun La Ondo revenis al la tradicia “Ronda Tablo” kaj petis respondi, unue, la demandon pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due, la demandon pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. Siajn respondojn sendis 12 el la demanditoj (alfabetorde): Peter Baláž, Hans Becklin, Stanislav Belov, Léon Kamenický, Dennis Keefe, Vinko Markovo, Albert Stalin T. Garrido, Giorgio Silfer, Trezoro Huang Yinbao, Anna Löwenstein, Humphrey Tonkin, Przemysław Wierzbowski.

Danke al mildiĝo de la kontraŭpandemia reglamento en oktobro-decembro okazis pluraj malvritualaj esperantistaj renkontiĝoj, inkluzive de la Zamenhofaj tagoj en Bjalistoko, Kaŭno, Montrealo kaj Moskvo, pri kiuj oni povas legi ĉi-numere en la 30-paĝa primovada rubriko “Eventoj”, same kiel pri kelkaj aliaj ĉeestaj kunvenoj. Kelkaj artikoloj temas pri BET-56, okazonta la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio), inkluzive de la artikolo de Antanas Visockas pri la ampleksa BETa ekskursa programo. En aliaj “eventeroj” estas artikol(et)oj pri UEA, TEJO, Akademio de Esperanto, Esperantologiaj Studoj en Poznano k. a.

Inter la sep tekstoj de la 18-paĝa sekcio “Tribuno” precipe interesaj estas du: la Siberia ĵurnalisto Stanislav Belov, rakontas pri sia ĉi-aŭtuna vizito de Armenio, kaj Ian Fantom en sia artikolo “De kie fontos nova movado?” prezentas siajn neortodoksajn ideojn pri la kaŭzoj de la problemoj en esperantistaj asocioj enlande kaj internacie.

En la 14-paĝa sekcio “Arkivo”, krom la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas lia teksto pri nova retejo https://kronikisto.livejournal.com/, kiun li lanĉis por aperigi tekstojn, fotojn kaj skanaĵojn de malnovaj artikoloj pri esperantista vivo en Sovetunio, kiun li partoprenas ekde la 1977a jaro.

Kiel kutime, la plej ampleksa Onda sekcio estas la 59-paĝa “Kulturo”. En ĝi finiĝas la ciklo pri plej popularaj rusaj roman(et)oj de la 20a jarcento: ĝia lasta (10a) ero estas la “kulta” verko Moskvo – Petuŝki de Venedikt Jerofejev; kelkajn ĉapitrojn el ĝi tradukis kaj komentariis la redaktoro de La Ondo. Per siaj originalaj noveloj kontribuis kvar aŭtoroj: Laimundas Abromas (Litovio), Ĵenja Amis (Kanado), Jean-Luc Tortel (Francio) kaj Paulo Sérgio Viana (Brazilo). Wolfgang Kirschstein, kiu ekde 2004 prezentas ĉiun Nobel-premiiton pri literaturo, ĉi-foje rakontas pri la plej nova laŭreato Abdulrazak Gurnah kun specimenoj de liaj verkoj. Leginda por ĉiu poeziamanto estas la artikolo de Miguel Fernández “Vortripeto kiel elemento de versfarado: Tri poemoj neordinaraj plus unu omaĝa”. La kultursekcion kompletigas tri recenzoj kaj kelkaj artikol(et)oj pri literaturaj kaj muzikaj novaĵoj.

En la revuofina sekcio “Mozaiko” ĉeestas Stanislav Belov kun sia novjarfesta ŝerckolekto kaj István Ertl kun “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2022 la redakcio pretigos kvar ĉ. 120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. La abontarifo por 2022 restas la sama kiel en 2020 kaj 2021. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2022 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj per PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№311) aperos en marto, sed ankoraŭ en januaro la abonantoj ricevos literaturan suplementon.

Enhavtabelo de la decembra Ondo (2021, №310)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6. Paweł Fischer-Kotowski. Halina Gorecka: La Esperantisto de la Jaro 2021
7. Paweł Fischer-Kotowski. “La pandemio efikis duflanke: negative kaj pozitive” (Intervjuo kun Halina Gorecka)
10. Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2021

11 Ronda Tablo
12. Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021: Peter Baláž, Hans Becklin, Stanislav Belov, Dennis Keefe, Léon Kamenický, Vinko Markovo, Albert Stalin T. Garrido, Giorgio Silfer, Trezoro Huang Yinbao, Anna Löwenstein, Humphrey Tonkin, Przemysław Wierzbowski

20 Eventoj
21. Janne Grimaud. Zamenhof-Tagoj revenis al Bjalistoko
23. Povilas Jegorovas. Litovio: Optimismo kaj espero malgraŭ la pandemio
26. Ĵenja Amis. Montrealo: Ne-Zoom-a Zam-Festo!
28. La lingvo de unueco – Zamenhofa Tago 2021
29. Irina Gonĉarova. Moskvanoj festas Zamenhof-Tagon
30. Konatiĝu kun Aloyzas Gudavičius
31. Povilas Jegorovas. La organiza komitato de BET-56
32. Povilas Jegorovas. BET-56 en Klajpedo: pli ol cent aliĝintoj
33. Antanas Visockas. La ekskursa programo de BET-56
36. Lode Van de Velde. Benelukso: Surprize multaj kongresanoj
37. Heinz W. Sprick. 18a Rata Rendevuo en Porta Westfalica kaj Bückeburg
38. Irina Gonĉarova. Arĝenta jubileo en Ĉeboksaro
40. Irina Gonĉarova. Novembra festkunveno en Moskvo
41. Ilona Koutny. UAM: Interlingvistikaj Studoj en nova formo
43. La Akademio de Esperanto: Laŭro kaj konferenco
44. Zhao Wenqi. La kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato: nur rete
45. Ĉina Radio ne plu en Esperanto
46. Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
47. Fina elano: la dua fazo de la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
47. Aleksander Korĵenkov. La arkivo de UEA migros al Vieno
48. TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
49. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Funebraj notoj

50 Tribuno
51. Stanislav Belov. Bonvenon al Armenio: sugestoj por vojaĝantoj
56. Ian Fantom. De kie fontos nova movado?
63. Skeptiko pri la savo de la Universala
63. Martin Schäffer. Tute ne estas kaŭzo por pesimismumado
65. Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj
66. Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago
67. Massimo Acciai. 30 oraj horoj: Nova projekto de ILEI

68 Arkivo
69. Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2022
71. Aleksander Korĵenkov. SEJT-23: Pli ol 50 fotoj de antaŭ 40 jaroj

72 Kulturo
73. Venedikt Jerofejev. Moskvo – Petuŝki: Fragmentoj (Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)
100. Laimundas Abromas. Vilaĝa historio
103. Povilas Jegorovas. Bibliografio de Vytautas Šilas
104. Jean-Luc Tortel. La Diaj donacoj
107. Paulo Sérgio Viana. La tereno
113. Wolfgang Kirschstein. Abdulrazak Gurnah
115. Ĵenja Amis. La faruno
116. Miguel Fernández. Vortripeto kiel elemento de versfarado: Tri poemoj neordinaraj plus unu omaĝa
123. Paulo S. Viana. Rava potenco de imagemo (Recenzo: Laure Patas d’Illiers. Sur bluaj planedoj)
124. Halina Gorecka. Konfesi tion, kion oni kredas (Recenzo: Wojciech Koronkiewicz. Kun Dipatrino sur biciklo: Vojaĝo al mirindaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio)
126. Dimitrije Janičić. Pri Esperanto en aliaj lingvoj (Recenzo: Златоjе Мартинов. Историjа эсперантске кньижевности)
127. Floréal Martorell. Amo kaj Perforto: La debuta albumeto de Ekde Tiam
128. Aleksander Korĵenkov. Kvin rakontoj de Dostojevskij: Nova senpaga libro
129. Aleksander Korĵenkov. La tria ĉi-jara Unesko-Kuriero
129. Literatura Foiro №313 kun suplemento
130. Miguel Gutiérrez Adúriz. Belartaj Konkursoj de UEA 2022

132 Mozaiko
132. Mozaiko
133. Stanislav Belov. Novjaraj ŝercoj
134. István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
135. Perantoj de La Ondo de Esperanto
136. Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/ondo-89

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi