Beletra Almanako №42 (oktobro 2021)

beletra almanakoPri tradukado, beletraj mondoj de diversaj etnaj lingvoj kaj de Esperanto Probal Daŝgupto alparolas la legantojn en la prezento de BA. “Kiamaniere ni [redakcianoj de BA] do konverĝas al komunaj juĝoj kaj sukcesas kune ŝofori beletran revuon?” – Daŝgupto demandas sin, la redakcianojn kaj la legantojn.

Prozaj verkoj de niaj Esperantaj aŭtoroj prezentas diversajn ĝenrojn kaj tempojn.

En Translokiĝo de polica arkivo Spomenka Štimec priskribas unue, kiel Zagrebaj esperantistoj en la jaro 1946 ekhavis sian ejon ĉe la strato Amruševa 5, kiel ili perdis ĝin post la sendependiĝo de Kroatio kaj post kelkjara jura proceso devis fordoni la ŝlosilojn. Certe, oni klopodis por havigi alian ejon kaj transporti ĉiujn posedaĵojn (meblojn, bibliotekon, arkivon…). Se ĝenas la vidon duoncento da arkivaj skatolegoj, kion oni faru? Jes, ordigu! Interesaj trovaĵoj sin baldaŭ prezentas. Jen bildkartoj de Ivo Lapenna, kiu donas el Londono sian opinion pri la elsendoj de Radio Zagreb. Jen skatolo el la heredaĵo de Davor Klobučar liveras unikaĵojn – dokumentojn de la sekreta polico el 1925 pri rilatoj de esperantisto kun la Soveta Ruslando.

Jesper Lykke Jacobsen priskribas katastrofon kaŭzitan de elĉerpiĝo de la naturresursoj (iam ĉ. 2040), kaj la ĝardenantan kolektivon La Rezisto, aro da homoj, kiuj sin savis kaj vivtenas per legomkulturado. Ĉu eble iam okazos iu rekomenco, aŭ ĉu la civilizacio simple malaperos tiel, kiel sekaj folioj forportitaj de printempa vento? – meditas la protagonisto.

Ordinara pandemia tago en la priskribo de Elisa Zanni estas proksima al tre multaj kiuj devis viziti sian oficejon dum la pandemio – kun aerumado de ejo, malinfektado de ĉiuj ne nur plataj surfacoj, skajpaj kunvenoj kaj tolerado de malbona aŭdkvalito, zorgo reveni hejmen ĝustatempe por la elirmalpermeso, kaj, ĉefe, kiel organizi laboran procedon. Per telegrame kurtaj frazoj ni postsekvas tre densan tagon de la protagonistino ĝis la enlitiĝo apudedza.

Plie ĉeestas en la almanako fabelo Alrond kaj la magia vulpo de Evgenij Ĥvalkov, amhistorio La ursaj feloj de Mikaelo Bronŝtejn, vilaĝa rakonto Berta de István Ertl, La Diablo, (preskaŭ) certe de Sara Spanò, Turka marŝo de Paulo S. Viana.

Originala poezio venas de Ĵenja Amis: Foriru, foriru, foriru…

En la sekcio de la tradukita prozo aperas la novelo La sinjorino en la spegulo de Virginia Woolf (trad. el la angla Sten Johansson). Gerrit Berveling tradukis el la greka du paroladojn de Lukiano, en kiuj tiu apologias la tiranon Falariso, kaj ankaŭ Lukianan entuziasman vivpriskribon de filozofo Demonakso.

Riĉa elekto de tradukita poezio diverslingva: Benjamin Fundoianu (tradukis el la rumana Ionel Oneț), Carlos d’Abreu (el la portugala Miguel Fernández, menciendas lia enkonduko), Boris A. Nova (el la slovena Spomenka Štimec), Dante Alighieri (Unua kanto de Paradizo aperas en la itala kun la tradukoj de Mauro Nervi, Enrico Dondi, Giovanni Peterlongo).

Al Dante dediĉas sian eseon Davide Astori akcentante la signifon de esperantigo de Dia Komedio. Distri aŭ edifi? – demandas Sten Johansson en sia artikolo pri la du plej fruaj romanistoj de Esperanto – Henri Vallienne kaj Heinrich August Luyken.

Represe aperas intervjuo de Kalle Kniivila kun la aŭstra verkisto Clemens J. Setz, plurfoja aŭtoro en BA, ricevinta en la aŭtuno 2021 la Premion Georg Büchner.

Riĉas la aŭtuna recenzo-rikolto en BA. La koncernan almanakan fakon malfermas “nerecenzo” de Jorge Camacho pri Belarta rikolto 2020, en kiu li prezentas laŭ la propraj vortoj “kritikan reagon kiel leganto de fasko da verkoj premiitaj [en la Belartaj Konkursoj de UEA], tamen miaopinie apenaŭ premiindaj”.

Plie Anina Stecay recenzas pri La memoraĵoj de Julia Agripina (de Anna Löwenstein), Jesper Lykke Jacobsen pri La malamiko de Putin (de Kalle Kniivilä), Jan P. Sandel pri Palestino strangolata (de Jorge Camacho), Hans E. Becklin pri la lernolibro Amikaro (de Federico Gobbo) kaj Alberto García-Teresa pri Semilla de arrebol. Antología poética (1993-2019) (de Miguel Fernández).

Vulkanoj estas la temo de la rubrikobildoj (skemo, litografiaĵo kaj fotoj de vulkana erupcio aŭ ties postsekvoj) kun aparte efekta kolora surkovrila foto, ĉiuj prenitaj el Vikipedio.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/ba-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi