Unesko-Kuriero, 2021, №4: Rakontoj de migradoj

unesko-kuriero“Familioj elhejmigitaj de milito, improvizitaj tendaroj en la ĉirkaŭaĵo de urboj, postvivantoj de danĝeraj martransiroj – amaskomunikiloj kutimis bagateligi bildojn de migrantoj, kiuj tro ofte reduktiĝas al arketipo de nuntempa malfeliĉo. Ĉi tiuj novaĵoj reflektas tre realajn situaciojn, kiel tiuj, kiujn nuntempe spertas civiluloj provantaj fuĝi el Afganujo. La tragika flanko de migrado tamen malproksime resumas la kompleksan, multoblan kaj ŝanĝiĝantan realecon de ĉi tiu ĉefa fenomeno de la 21-a jarcento. En 2020, la Internacia Organizaĵo por Migrado (angle IOM) taksis, ke la nombro de internaciaj migrantoj tutmonde estis 272 milionoj. Ĉi tiuj homoj forlasis sian hejmlandon ne nur por fuĝi de perforto, naturaj katastrofoj aŭ efikoj de klimatŝanĝiĝo – sed ankaŭ por studi, labori kaj krei novan vivon aliloke”, – skribas la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero Agnès Bardon en la ĉefartikolo de la kvara eldono de ĉi tiu revuo por la 2021a jaro.

“Rakontoj de migradoj” estas la ĉefa temo de la lasta pasintjara Unesko-Kuriero. Ĝi aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (58-paĝa) de la lasta eldono por 2021 estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000379210_epo

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/unesko-27

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi