Konatiĝu: Stano Marček

Stano Marček

Stano Marček gvidas Esperanto-kurson en Internacia Esperanto-Semajno en Coma Ruga (Hispanio, 2010).

Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-56 gvidos kurson de Esperanto, prelegos, redaktos la ĉiutagan gazeton LUMTURO, kompilos kaj redaktos la BET-libron. Hodiaŭ li mem prezentas sin.

Mia nomo estas Stano (oficiale Stanislav) Marček. Feliĉe edziĝinta, nun jam vidvo, 68-jara patro de du infanoj Linda kaj Viktor, avo de du karaj genepoj Amelia kaj Marko. Slovako, naskiĝinta kaj daŭre loĝanta en la urbo Martin en Slovakio, kie aperis la unua lernolibro de Esperanto por slovakoj, kaj kie okazis plurfoje la Somera Esperanto-Studado (SES).

Esperanton mi eklernis kiel 12-jara lernanto, en baza lernejo, kaj sekve partoprenis en kelkaj someraj kursoj de Esperanto en Lanĉov (Ĉeĥio), kie mi akiris ankaŭ “diplomon de instruisto”. Vere diplomita instruisto de Esperanto, kun seriozaj ekzamenoj kaj la aprobo gvidi kursojn de Esperanto (asociaj ekzamenoj de la landa Esperanto-asocio, ĉe Tvarožek kaj Šaturová) mi fariĝis en 1977.

Stano

Stano Marček kiel Esperanto-kursgvidanto en Domo de Pioniroj en Martin, 1975

Mi gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn, ekzemple en SET-Lanĉov kaj InPaSem (Ĉeĥio), SELKO, SES (Slovakio), Someraj E-kursoj en Finnlando (Universitato Jyväskylä), Pollando (Toruń kaj dum kvin Vilaĝoj Esperanto en Pol’And’Rock-festivaloj, laste en 2021, vidu: http://www.gazetaro.org/polandrock/ aŭ: https://polandrockfestival.pl/), Germanio (Potsdam), Francio (TAKE/IKEF, monata preleg- kaj instru-turneo en 2014), Svislando (KCE, La Chaux-de-Fonds), Hispanio (Internacia Semajno), Nov-Zelando (Oceania Kongreso), Litovio (BET), JEL Bartošovice (Ĉeĥio). En 1982 mi organizis kaj direktoris Internacian Junularan Kursejon en Bardejov, Slovakio (kvargradaj kursoj, 80 partoprenantoj).

Stano Marček

Stano Marček, la 17-jara rokmuzikisto (la dua de dekstre), 1970.

En la jaroj 1967-72 mi gitarludis en pluraj muzikaj grupoj (Lucifero, Trifolio…) kaj en la 1980aj kaj 1990aj jaroj mi laboris kiel manaĝero de la plej populara ĉeĥoslovakia roka muzika grupo Teamo. Krom pli ol mil grandaj koncertoj, ofta prezentado en televido kaj radio en la tiama Ĉeĥoslovakio, mi prizorgis eldonon de ĝia unua albumo ankaŭ en Esperantlingva versio, kaj preparis Esperantan turneon, dum kiu la grupo koncertis en la 74a UK en Brajtono, la 45a IJK en Kerkrade kaj la 62a SAT-Kongreso en Illertisen.

trifolio

Muzika grupo “Trifolio” en la tradicia renkontiĝo de esperantistoj en 1975 sur la monto Ĉantorio (Stano maldekstre).

Mi verkis la lernolibron Esperanto per Rekta Metodo, kiu estas eldonita jam en 45 lingvoj. La lernolibron akompanas riĉa metodika materialo: 500 kartonaj Instruaj bildoj por rektmetoda instruado, ankaŭ elektronike sur KD, KD-oj kun la diverslingvaj lernolibroj en pdf kaj modela elparolo en mp3, DVD “Aŭda-Vida Konversacia Kurso de Esperanto por Progresintoj”, krucenigmoj ktp.

lernolibroAl la slovaka mi tradukis kaj eldonis la libron La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński, redaktis kaj eldonis la libron Bona Espero, idealo kaj realo de la sama aŭtoro. Mi voĉlegas kaj eldonas ankaŭ sonlibrojn en Esperanto: Fabeloj de Andersen kaj Fabeloj de la fratoj Grimm, La Verda Podio kaj Verdkata Testamento de Raymond Schwartz k. a., registris kaj eldonis la diskon Kantoj por kursoj. Pliaj informoj troveblas ĉe: https://t1p.de/eldonejo-stano; UEA-Libroservo (137 titoloj): http://katalogo.uea.org/katalogo.php?; https://eo.wikipedia.org/wiki/Stano_Mar%C4%8Dek, aŭ http://www.ipernity.com/blog/stano.marcek/4178610?t=88657&c=1&s=edit.

Mi membras en ILEI, Edukado.net, Lingvolanĉilo, UEA, TEĴA, estas rajtigita ekzamenanto de ILEI/UEA/IEI, membro de la Akademio de Esperanto. En septembro 2021 mi estis akceptita en la estraron de la internacia Pacforumo “Unuiĝintoj por Paco”, kiu havas en sia statuto “subteni Esperanton kiel internacian lingvon de paco”.
Por batali kontraŭ Alzheimer-malsano (mia kaj via mi verkis tri instru-amuzajn librojn Krucenigmoj kaj humuro, Instrua amuzo kaj 107 Krucenigmoj en Esperanto. Per krucenigmoj mi dum jaroj kontribuis al Monato, Hungara Vivo, Norvega Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Esperanto, Juna Amiko, Esperanto aktuell kaj aliaj gazetoj. Junaĝe mi fondis kaj aligis al TEJO la Slovakian landan junularan sekcion JES (Junaj Esperantistoj en Slovakio). Mi redaktis la gazetojn Esperantisto Slovaka (1985-95), Esperantista Vegetarano (1982-97), Heroldo de Esperanto (2000-01), Esperanto de UEA (2002-12), nuntempe la revuojn Juna Amiko kaj Esperanto aktuell.

Pro mia agado mi estis plurfoje premiita per diversaj premioj. Pro “instruado de Esperanto kaj informado pri Slovakio en esperantista medio“ mi estis en 2008 deklarita Esperantisto de la jaro en Slovakio. En 2010 mi estis enlistigita en Panteono de Edukado.net.

2015

Transdono de la premio Cigno en la 100a UK (Lillo, 2015)

En 2014 UEA aljuĝis al mi la Premion Deguĉi, kiu estas konata ankaŭ kiel “Esperantista pacpremio” pro “longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro la ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj”. Solena transdono de la premio Deguĉi, pro mia neĉeesto, okazis ne en la 99a Universala Kongreso, sed en KAEST 2014. En la 100a UK en Lillo mi, kiel la prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, transprenis la premion Cigno 2014, pro la impresa enlanda informa agado de la asocio en 2014.

Stano Marček

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/bet-106

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi