Etikedaj arkivoj: verkado

Verku kun Rafa Nogueras

Post varma somero ĉu via verkkapablo soifas novajn ideojn kaj literaturajn rimedojn? Venas bona eblo: la 19an de septembro (sabate) je 15:00 UTC en nia Zoom-ĉambro https://mallonge.net/bobelarto-zoom dum unu horo kaj duono vi havos plezuron helpi unu la alian.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Bobelarto: Verku kun Rafa Nogueras

Ĉu vi pretas por atingi la sekvan nivelon de via verkado? La verksesioj estas projekto de Bobelarto https://bobelarto.ink/. Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj vi deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Por vi, verkemuloj: Ses literaturaj konkursoj en 2026

Nur dek tagoj restas ĝis la limdato de la 77aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sed ĉi-jare verkemaj esperantistoj povas sendi siajn verkojn al ses internaciaj literaturaj konkursoj. Vidu ĉi-malsupre la liston kun la indiko de la limdatoj:

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 16a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 16a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo “Frostigitaj en la tempo”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Verksesio de Bobelarto kun Rafa Nogueras

Ĉu vi pretas atingi la sekvan nivelon de via verkado? La verksesioj estas projekto de Bobelarto https://bobelarto.ink. Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule okupiĝas pri … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

MoVeMo: La Monda Verk-Monato revenas en novembro!

Bobelarto okazigas la Mondan Verk-Monaton je la sesa fojo. MoVeMo estas 30-taga defio, kie ni kune aktivas pri verkado en Esperanto. Sed ne nur! Legado, tradukado, recenzado de libroj aŭ magazenoj, desegnado, kreado de filmoj, teatraĵoj… Se vi estas kreemulo, … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La 76aj Belartaj Konkursoj (BK) de UEA

En nia alvoko al partopreno en BK-2024 ni esprimis nian egan ĝojon pro la fakto, ke en BK-2023 ni ricevis la duan plej grandan nombron de konkursaĵoj, 180, en la historio de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare, male, ni … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La kvina Interkultura Novelo-Konkurso

La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia kvina eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “La detalo kiu ŝanĝas ĉion”. Iusence vivo estas akumuliĝo de detaloj, sed ni konstatas tion nur je gravaj momentoj. Unu misa cifero je … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Verse: La dua Verk-Semajno de Bobelarto

La dua Verk-Semajno (VerSe) de Bobelarto komenciĝos ĉi-semajnfine, dimanĉe la 12an de majo matene. Dum la reta Verk-Semajno ni renkontiĝos ĉiutage por antaŭeniri per niaj projektoj: verkado, legado, tradukado, redaktado. Ni rendevuos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto ĉiutage dum 15 … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

5-4-3-2-1 ek!

La kvinan fojon ni invitas vin al monata defio, kiu eventuale povas ŝanĝi vian vivon. Tio ne estas simpla troigo. Sen voli citi ĵurnalojn, librojn kaj tedi vin per tiaj aferoj, kredu min kiam mi diras, ke se vi volas … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Verku por Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, Monato kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos kvarmonatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Verku por Tutmonda Egaleco

Jen du invitoj de la TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco! Ĉu vi ŝatus verki artikolon? La TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco invitas vin verki artikolon pri la subaj temoj. Temas pri artikolserio kiu aperos en la revuo Kontakto … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton