Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo

La RevuoLa Revuo estas la unua vera literatura gazeto en Esperanto. Ĝia unua numero aperis la 1an de septembro 1906 en Parizo ĉe la eldonejo Hachette, kun kiu Zamenhof estis kontrakte ligita ekde 1901. Tegmentita de ĉi tiu solida eldonejo, La Revuo aperis akurate kaj bonkvalite, oni neniam vidis en ĝi (bedaŭrinde, oftajn en la Esperanta gazetaro) plendojn pri malbona financa stato.

La Revuon fondis kaj direktis la franca sciencisto Carlo Bourlet (1866-1913); ĝi estis kompetente redaktata de barono Félicien Menu de Ménil (1860-1930), konata ankaŭ kiel la komponinto de la Esperanta himno La Espero.

La Revuo havis la subtitolon “Internacia monata literatura gazeto kun konstanta kunlaborado de D-ro L. L. Zamenhof, Aŭtoro de la lingvo Esperanto”. La Revuo estis la dua Esperanto-gazeto, kun kiu Zamenhof estis forte ligita. Sed kontraste al (La) Esperantisto, Zamenhof en ĝi ne devis okupiĝi pri tedaj redaktaj aferoj, nek verki bagatelaĵojn kaj primovadajn komentojn. La Revuo estis fondita, por ke li povu aperigi siajn tradukojn, ja post Hamleto dum pli ol unu jardeko li ne okupiĝis pri tradukado.

La listo de liaj tradukoj estas tre impona (la ciferoj referencas al la jarkolektoj). Plej grave, La Revuo publikigis fragmentojn el la Zamenhofa traduko de la Biblio – la plej legata verko en la mondo: La Predikanto (1), La Psalmaro (2), Genezo (4, 5), Eliro (5), Levidoj (6), Nombroj (6, 7), Readmono (7, 8).

Aliaj prozaj tradukoj de Zamenhof aperis en ĉi tiu gazeto: La najtingalo (2), La infano en la tombo (2), Fluganta kofro (8) de Andersen; Marta (3, 4) de Orzeszko; La gimnazio (4) de Ŝalom Alejĥem; La Rabeno de Baĥaraĥ (8) de Heine.

Okulfrapas en la unuaj tri jarkolektoj la nombro da teatraĵoj, kiuj pro la parola lingvo aparte gravis por la evoluo de Esperanto, ankoraŭ tro skriba tiuepoke: La revizoro (1) de Gogol; Ifigenio en Taŭrido (2) de Goeto; Georgo Dandin (2, 3) de Moliero; La rabistoj (1, 2) de Ŝillero. Krome en La Revuo aperis ankaŭ liaj kongresaj paroladoj (1, 2, 3, 5, 6), Respondoj (1, 2), kaj Proverbaro Esperanta (4).

Ĉio ĉi poste aperis (kaj reaperis) libroforme, kaj Bourlet atingis la konsenton de Hachette pri tio, ke ĉe libroforma eldono de la tradukoj, aperintaj en La Revuo, Zamenhof ricevadu sian kutiman tantiemon.

Bourlet

Carlo Bourlet

En la unua numero de La Revuo mankas atendebla alparolo de la legantoj, kvazaŭ la apero de la revuo estus natura kaj ne bezonanta iajn ajn pravigojn. Nur fine, en la rubriko Kroniko, sekvas jena mallonga Avizo:

Niaj legantoj vane serĉus, en tiu kroniko, detalajn raportojn pri la mondo esperantista, ĉar ni tute ne intencas konkurenci la poresperantajn propagandajn ĉu naciajn ĉu internaciajn gazetojn. La Revuo estas kaj estos ĉiam pure literatura. Ĝi ne estas interesperantista al ĉiuj malfermata diskutejo. Por ni, Esperanto estas fakto, kaj ni uzas ĝin tia, kia ĝi estas. Espereble ni tiamaniere ankaŭ helpos al ĝia disvastiĝo, sed malrekte, pruvante ĝian utilecon kaj literaturecon.

La Revuo anoncis en la unua numero konkurson pri originala prozaĵo. Pri ĝi aperis detala komentario de la juĝantaro (Boirac, Kabe, Lambert), kiu listigis la plej oftajn erarojn en la ricevitaj konkursaĵoj. Ĝi ankaŭ donis konsilojn pri bona stilo. Premiado kaj anonco de la unua gajninto (franco René Artigues) okazis en speciala kunveno tuj post la Kembriĝa UK (1907). Sekvis pliaj konkursoj, inter ili, tiu por difini la plej bonan stiliston-literaturiston, en kiu unuarangiĝis Kazimierz Bein (Kabe), kaj la poezia konkurso Floraj Ludoj, kies unua reĝino iĝis Marie Hankel.

Danke al la kunlaboro de Antoni Grabowski, Kabe, Henri Vallienne, Émile Boirac, Edmond Privat kaj aliaj gravaj aŭtoroj La Revuo estis la plej prestiĝa Esperanta revuo antaŭ la Unua Mondmilito.

La Revuo aspektis pli libre ol gazete: dense presitaj tekstoj, manko de grafikaĵoj kaj bildoj, escepte de tutpaĝaj fotoportretoj. Sed tiuj portretoj, presitaj sur bona glacea papero, estis veraj artaĵoj. Kompreneble, en la unua numero aperis foto de la Majstro, sed estis ankaŭ la trio por la Tria, kaj la kvaro por la Kvara, la plej bona stilisto Kabe kaj la aktoroj, prezentintaj Ifigenion en Taŭrido… La detale strukturita indekso (lokita komence de la binditaj kolektoj) ebligas rapidan serĉadon.

Jen la divido: Literaturo (originala kaj traduka), Teatraĵoj, Poezioj, Diversaĵoj. Al Diversaĵoj apartenis kongresaj paroladoj de Zamenhof kaj liaj lingvaj respondoj, prikongresaj artikoloj, kulturaj eseoj kaj nekrologaj eseoj pri diversfakaj renomuloj.

Enorman atenton en La Revuo ricevis la 4a Universala Kongreso en Dresdeno (1908). Carlo Bourlet sur dek kvar paĝoj raportis pri sia vizito de Dresdeno, prepariĝanta akcepti la mondan esperantistaron. Duoble pli granda estas lia artikolo pri la efektiviĝinta kongreso. Ankaŭ en aliaj jaroj la kongresaj raportoj venas ĉefe, sed ne ekskluzive, el lia plumo.

La bibliografia rubriko prezentis, pli aŭ malpli amplekse, librojn kaj muzikaĵojn. Foje ankaŭ Esperanta gazetaro estis prezentata. En la rubriko Kroniko oni trovas ĉefe priesperantajn informojn. En septembro 1912 startis la rubriko Internacia vivo, en kiu aperis artikoloj el La Vie Internationale pri tutmondaj problemoj kaj sciigoj pri okazontaj kaj okazintaj konferencoj, kongresoj kaj kunvenoj.

La organizajn talentojn de Carlo Bourlet, kiujn li uzis por la evoluigo de la Esperanta literaturo, Zamenhof jene resumis:

Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de la plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo.

Post la morto de Bourlet, en oktobro 1913 kiel la nova direktoro de La Revuo ekoficis Félicien Menu de Ménil.

La Revuo aperis dum ok plenaj jaroj, ĝia lasta numero estis tiu de aŭgusto 1914 – la eksplodo de la Unua Mondmilito malhelpis la pluan eldonadon. La ĉiumonataj 48-paĝaj numeroj rezultigis 576 paĝojn jare (kelkfoje aldoniĝis 4–8 pliaj paĝoj). Al ili aldoniĝis rozkoloraj paĝoj kun reklamoj, kiuj mankas en la binditaj kolektoj. Dum la ok jaroj aperis 96 numeroj sur entute 6144 paĝoj.

Ni ankoraŭfoje resumu la ĉefajn atutojn de La Revuo: Hachette, Zamenhof, la konkursoj, la Universalaj Kongresoj.

Halina Gorecka

Ĉiuj numeroj de La Revuo estas legeblaj en la fako “Periodaĵoj” de la Kolekto por Planlingvo de la Aŭstria Nacia Biblioteko https://mallonge.net/h3.

Ĉi tiu artikolo de Halina Gorecka aperis en la rubriko “Nia trezoro” de La Ondo de Esperanto (2009, №4); ĝi estis represita en la artikolaro Dek gazetoj (Kaliningrado: Sezonoj; Kaŭno: Litova Esperanto-Asocio, 2010, p. 11-13).

Represo permesata nur kun permeso de la aŭtoro, Halina Gorecka.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2021/09/revuo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi