Primitiva 2: Nova bitalbumo de YASS

PrimitivaYASS (Hugo Yass, aŭ Yas Kawamura) estas japana krunerkantisto el Kioto kun silkeca kaj flustra voĉo. Li akompanas sian kantadon per akustika gitaro kaj ofte koncertas en kafejoj aŭ noktokluboj laŭ la krunera stilo surbaze de bosanova muziko. Li trovas tiun stilon efika kaj opinias, ke ĝi bone kongruas kun la ritmo kaj kun la tono de lia voĉo.

Kvankam li faris sian unuan koncerton en Esperanto en 1995 dum la somera kurso de SFŜU (Usono), lia unua bitalbumo en Esperanto Primitiva aperis nur en 2023 (https://sezonoj.ru/2023/07/muziko-36/). Ĝin baldaŭ sekvis nova bitalbumo Primitiva 2, kiu, same kiel la unua, enhavas dek kanzonojn. La suma daŭro de Primitiva 2 estas 57 minutoj.

La nova albumo de YASS estas disponebla en pluraj muzikplatformoj elsendflue, ekzemple:
https://nodee.net/a/z8hmiuxy
https://www.youtube.com/channel/UCySb7yM7vPIns3P1D8kIL3g

Pliaj informoj pri la artisto ĉe: https://www.hugoyass.com
YASS en Fejsbuko https://www.facebook.com/SingerHUGOYASS/

Flo / AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/muziko-40

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi