Kukoj kun fromaĝ’: La kvara Esperanto-albumo de ĴeLe

kukoj kun fromaĝKukoj kun fromaĝ’ estas la kvara Esperanto-albumo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. Ĉi tiu albumo kun 11 ukrainaj popolkantoj en Esperanto aperis en 2017 sur KD. La 24an de oktobro 2023 ĝi aperis ĉe Vinilkosmo kiel bitalbumo.

Pli detale pri la albumo:
Tekstoj kaj muziko: tradiciaj ukrainaj
Tradukoj-adaptoj: Lena Wilke, krom: “Verda folieto”: Petro Ŝtabaljuk, “Kukoj kun fromaĝ’”: Andreo Rogov )la lasta strofo: Lena Wilke), “Bonvesperon al vi”: nekonata adaptisto, “Ho, Ukrainio”: teksto de Lena Wilke.
Ĵenja: kantado, violono, akustika gitaro, ukulelo
Lena: kantado, piano, akustika gitaro, basdrumo, blovharmoniko
Tom Schmeichel: trumpeto, kantado
Mike Hesche: basgitaro
Registrado kaj miksado: Studio de la Muzika Arto-Lernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke
Foto por la kovrilo: ĴeLe
Kovrilgrafikaĵo: Dieter Wilke

Kukoj kun fromaĝ’ reaperis laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/ĵele/4-kukoj-kun-fromaĝ.html.
Se vi ankoraŭ ne konas la duopon ĴeLe iru al la artista paĝo ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/ĵele.html.

Oficiala muzikvideo Kukoj kun fromaĝ’ estas aŭskultebla en Jutubo:
https://youtu.be/F_rIVUYgNrw

Flo / AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/muziko-42

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi