Etikedaj arkivoj: Esperanto-muziko

Albumo kun agrabla “hejmeca” sono, sed iom simplaj tekstoj

ĴeLe. Tra la sonĝoj: Bitalbumo. – Dieter Wilke, Vinilkosmo, 2023. La recenzata albumo estis produktita jam en la bona malnova jaro 2010, sed eniris la merkaton nur antaŭnelonge per la zorgoj de Vinilkosmo. Temas pri iusence “familia” projekto: malantaŭ ĝi … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Primitiva: La unua memeldonita bitalbumo de YASS

YASS (Hugo Yass, aŭ Yas Kawamura) estas krunerkantisto kun silkeca kaj flustra voĉo. Li devenas el Kioto en Japanio. YASS akompanas sian kantadon per akustika gitaro kaj ofte koncertas en kafejoj aŭ noktokluboj (ĝis po kvin noktoj semajne inter 2007 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ludu kaj kantu: la debuta bitalbumo de Klarisa

La 7an de junio 2023 aperis Ludu kaj kantu – la unua bitalbumo de Klarisa (Clarissa Sabatini), 23-jara plurinstrumenta muzikistino, kantistino kaj kantaŭtorino el Italio. Ŝi komencis ludi klasikan pianon, kiam ŝi estis sepjaraĝa, kaj plulernis ludi perkutinstrumentojn dum multaj … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

BrazilMuzika Klubo: Por amantoj de brazila muziko en Esperanto

BrazilMuzika Klubo estas reta abonklubo kiu ofertas aliron al multe pli larĝa enhavo ol la retejo “Brazila Kolekto”. Ĉe la Klubo vi havos aliron al specialaj intervjuoj, ekskluzivaj muzikvideoj, premieroj, ĉiumonata interreta renkontiĝo por aŭskulti, ludi kaj paroli pri muziko, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Vestiĝoj: Nova bitalbumo de Martin & la talpoj

La 10an de majo, post longa paŭzo, interalie, pro sanproblemoj kaj la kovim-pandemio, Martin & la talpoj revenis kun la elektra albumeto Vestiĝoj, konsistanta el ses kantoj en bone rekonebla stilo de emocia sendependa/alternativa pop-roko. Kiel ĉiam, temas pri nur … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova IJK, nova muzikalo de TEJO!

Post la granda sukceso de la muzikalo June kaj Kune, realigita dum IJK 2022 en Nederlando, TEJO denove planas krei muzikalon. Teamo de junaj aktivuloj kreis du novajn skriptojn, kaj dum IJK 2023 ni surscenigos almenaŭ unu el ili. Ĉu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

En Esperantujo: La tria bitalbumo de ĴeLe

La 21an de aprilo 2023 estis lanĉita la bitalbumo En Esperantujo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. En Esperantujo estas la tria albumo de ĴeLe, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tra la sonĝoj: La unua bitalbumo de ĴeLe

La 24an de februaro 2023 estis lanĉita la bitalbumo Tra la sonĝoj de la ukraina-germana duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). La familia duopo ĴeLe ekzistas de 2009. Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj. Lena … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Realeco de Mikel Klav: La unua muzika albumo en 2023

La 6an de januaro 2023 estis oficiale lanĉita la sepkanzona bitalbumo Realeco de Mikel Klav – brazila alternativa Esperanta muzikisto el la urbo Niterói en la subŝtato Rio-de-Ĵanejro. Mikel kantas kaj ludas klavaron. Lia stilo kaj influoj venas de populara, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Fortika, eĉ se diskreta albumo, bezonanta kelkfojan traaŭskulton

i.d.c. Fulmerford: Vinila disko, KD, mp3. – Offenbach am Main: i.d.c., 2021. La muzika projekto i.d.c. (Inicialoj DC) ekzistas jam de 2003; ĝia ĉefa motoro kaj aŭtoro estas Éric Languillat. Ĝis nun aperis tri plengrandaj oficialaj albumoj: Urbano (2010), Signoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Kjara kun Esperanto-kanto venkis en Eŭropa kantokonkurso

La itala kantistino Chiara Raggi, konata en Esperantujo kiel Kjara, gajnis la Eŭropan konkurson por minoritatlingvaj kantoj “Eurovision Minorities Languages”. Ŝi plenumis la Esperantan version de sia itala kanto Mozaiko, kiu ricevis en la finalo plej multajn voĉojn en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

EUROKKA alvokas

Al ĉiuj EUROKKA-membroj, al ĉiuj esperanto-artistoj, al ĉiuj abonantoj La 6an de novembro 2022 okazos jarkunveno de EUROKKA, kaj ni volas inviti vin esprimiĝi, komenti, sugesti, kritiki, reagi…

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Intergalaksia: Ĝi estas bona albumo

Vojaĝo. Intergalaksia: Bitalbumo. — Donneville: Vinilkosmo, 2022. Estas moderna tendenco, ke muziko fariĝas pli kaj pli malfacile difinebla stile. Tio certe ne estas kritiko, male, tio ja montras kreskon de akcepto de eksperimentemo, kaj la ludemon de pli kaj pli … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Aalen invitas al la festo de la FAME-kulturpremio

Aalen denove invitas al la festo de la Esperanto-kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo. Jam antaŭ du jaroj la premio estis aljuĝita, sed pro la pandemio ĝi ne povis esti transdonata al la premiitoj, nome al la kantduopo Ĵomart … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kontraŭ la verda monstro

Esperanto Subgrunde 2: 2 KD – Donneville: Vinilkosmo, 2022. Du jardekoj pasis post la unua volumo del’ samnoma esperantokora ko-disko, sufiĉa tempo por kresko de nova generacio, kaj la amplekso evidente duobliĝis ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite. La nivelo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton