Eurovizio kaj Esperanto

Sandro Machado

La ĉi-jara EuroVizio-kantofestivalo okazos la 7-9-11an de majo en la urbo Malmö en Svedio. La Respubliko San-Marino ĝis nun ne decidis pri la elekto de la prezentota kanto, do en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan kanto-elektan konkurson. La konkurso havis apartan specifaĵon, ja unu el la kantoj sonis en Esperanto, kun la titolo “Mi sangas sen vi”. Ĝi estis kantita de Sandro Machado, kantisto naskita en Brazilo kaj en 2018 ekloĝinta en Rumanio.

La loka kantokonkurso kompreneble ricevis vastan lokan median subtenon. La kanto en Esperanto bedaŭrinde ne trafis la finalon, sed eĉ sen tio ĝi havas historian signifon, ja okazis la unuan fojon, ke Esperanta kanto aperis en la kadro de la Eurovizia konkurso.

Spektu kaj aŭdu la kanton ĉe https://youtu.be/Cc2AIWTPJII

Fontoj: Landa agado: mesaĝoj 1 1668 kaj 1669

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/muziko-48

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Eurovizio kaj Esperanto

  1. La redaktoro diras:

    Dankon pro via klarigo.

  2. Francis Soghomonian diras:

    Tiu novaĵo ĝojigas min !

    Mi jam provis fari la samon kiel kantoverkisto sed sensukcese :
    https://t.ly/NsuHT

    Mi tamen atingis sukceseton en 2016 kiam la pola grupo “Ich Troje” eldonis diskon
    (https://t.ly/IZBC2 : sontrako 2.13) enhavantan mian trilingvan (franc-angl-esperantan) version (https://t.ly/cpiae) de la trilingva (german-pol-rusa) kanto (https://t.ly/6WuDq) kiu reprezentis Polujon en la Eŭrovizia Kantokonkurso 2003 !

    Laŭ mia scio, tio estas la unua fojo kiam la originala(j) artisto(j) registras version en Esperanto (eĉ se nur parte) de sia Eŭrovizia kanto :
    https://youtu.be/cWW_PNE9RyY

Respondi