Stacioj de l’ amo aperis je la Tago de Sankta Valenteno

Stacioj de l amoLa 13an de februaro 2024, sojle de la Tago de Sankta Valenteno aperis la muzika albumo Stacioj de l’ amo de ĴeLe. Stacioj de l’ amo estas la kvina Esperanto-albumo de la ukraina-germana familia duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke). Ĵenja estas la filino kaj Lena la patrino, ambaŭ estas muzikistinoj.

Ĉi tiu albumo de ĴeLe estis plejparte registrita dum la koronvirusa epoko. Lena kolektis 16 kantojn pri amo el diversaj jaroj (inter 1987 kaj 2020). La albumo estas dediĉita al la patrino, al la filino (“Mia steleto”) kaj al Esperanto (“Esperanto-lando”). Enestas ankaŭ kvodlibeto kun “Nigra kato”, biografia kanto “Atendas”, kanto de amikino Marina Korotj “Kiam mi rigardas vin”. Amaj travivaĵoj kunportos vin en ĉiuj aliaj kantoj: “Renkonto, “Pensis mi”, “Diru al mi”, “Mirinda momento”.

Pli detale pri la albumo:
Tekstoj kaj muziko: Lena Wilke (ĉiuj krom “Kiam mi rigardas vin” de Marina Korotj)
Ĵenja: kantado, akustika gitaro, blovharmoniko, violono, metalofono
Lena: kantado, piano, akustika gitaro, blovharmoniko, perkutiloj
Lisa Mallow: violonĉelo
Mike Hesche: gitaro
Registrado kaj miksado: Studio de la Muzika Arto-Lernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke
Foto por la kovrilo: ĴeLe
Kovrilgrafikaĵo: Dieter Wilke

Stacioj de l’ amo reaperis laŭ la kutimaj bitformatoj disponeblaj ĉe kutimajn elsendfluaj platformoj kaj ĉe Vinilkosmo https://mallonge.net/stacioj

Se vi ankoraŭ ne konas la duopon ĴeLe iru al la artista paĝo ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com.

Flo / AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/muziko-47

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi