Armel Amiot: Nova muzikvideo kaj preparado de nova albumeto

Amiot

La 15an de septembro 2023 Armel Amiot, Esperanto-artisto el Normandio (Francio), revenis por regali nin per la nova oficiala muzikvideo Nova ĝojo el sia unua Esperanto-albumeto Banĝo Esperanto. Spektu ĝin en la Jutuba kanalo de Vinilkosmo: https://youtu.be

Malkovru la albumeton Banĝo Esperanto ĉe Vinilkosmo, alklakante la kovrilon ĉi tie: https://www.vinilkosmo-mp3.com

Dezertoj: nova albumeto preparata

Post Banĝo Esperanto (2022) Armel Amiot transportas siajn kantojn al la mezo de dezertoj. Estas multaj dezertoj, de emocia soleco ĝis la malriĉeco de grandaj urboj, de la soleca birdo en la nuboj ĝis la izolado de la vortoj de iu, kiu ne scias ilin uzi. La artisto ofte estas sola, kaj lia vizio donas al li specon de klarvido, voĉon propran, per kiu li povas vigligi muzikon kaj vortojn…

La banĝo, lia fidela scenkunulo, daŭre estas tie por porti la kantojn, sed ĝi estas pli ĉirkaŭita ĉi-foje. La blusgitaroj, hammond-orgeno, kaj latina perkutado kunportas ĝin.

Nun ĉi tiu nova albumeto Dezertoj estas kuirata, ĉiuj ingrediencoj estas tie!

Ankoraŭ iom da pacienco…

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/muziko-39

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi