Bela vivo: La dua bitalbumeto de TIM

bela vivoPost preskaŭ kvarjara paŭzo, interalie, pro vojaĝoj en Meksikio, Kolombio kaj Gvatemalo, la 8an de marto 2024 TIM revenis kun sia dua albumeto Bela vivo, kiu enhavas ses kanzonojn.

Uzante elementojn de psikedelio, indie-elektronikaj kaj rokaj elementoj, TIM komencas formi novan sonon, tre influitan de lia Berlina vivo kaj de lia gusto por eksperimentado, laŭ persona signifo. La albumeto konsistas el ses titoloj. Temas pri originalaj tekstoj kaj muzikoj, verkitaj kaj komponitaj de TIM, krom Fino de la tempo verkita de Liven Dek.

La kreadprocezo estis surprizo, ĉar ĉiu nova sono ŝajnis flui perfekte kun la kantoj, ŝajnis ke ili atendis esti esprimitaj. Jen la momento, kiam la menso silentas, vi sidiĝas por ludi kaj en palpebrumo la kantoj sonas pli bone ol vi atendis.

2024 alportas multajn novajn eventojn, kaj ni esperas povi denove kunveni por festi, kanti kaj danci en someroj de eternaj noktoj kaj oranĝaj tagoj. Tim diras: “La pasinteco estas nostalgio, la estonteco estas ekscita, kaj la nuntempo estas la plej granda eskapisto iam ajn vidita. Kaj tio estas la vivo, ĝi ne estas perfekta, sed tio faras ĝin tiel speciala, la vivo estas bela, dankon, Bela vivo!”

Pri ĉi tiu albumeto:
Timothy Gallego: tekstoj kaj muziko, voĉo, gitaroj, klavaro, basgitaro, drummaŝino, muzikarangoj, videoj, prilaboro de videoj kaj fotoj
Gastmuzikisto: Marcus Ganado ĉe drumo
Tekstopolurado: Miguel Gutiérrez
Teksto de Fino de la tempo: Liven Dek
Registrita en la hejmstudio de TIM en Berlino
Drumo de Amorantoj registrita en la studio Funkhaus fare de la soninĝeniero Nichola Shuman en Berlino.
Miksado kaj mastrigado: Triboulet en Studio de La Trappe en Donneville (Okcitanio/suda Francio)
Arta kovrilo: Tim Gallego
Fotoj: Tim Gallego

Bela vivo estas disponebla laŭ la kutimaj bitformatoj ĉe Vinilkosmo https://mallonge.net/tim2 kaj elsendflue en la kutimaj muzikplatformoj liveritaj de Vinilkosmo tra Believe.

Se vi ankoraŭ ne konas la artiston TIM, iru al lia artista paĝo.

Oficiala muzikvideo de Pluvo kaj vivo aperos la 20an de marto 2024 en Jutubo:
https://youtu.be/wFYz-_NF5IQ?si=julNdOLvgwwibb2U

Flo, AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/muziko-49

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi