Sen timo: La 9a albumo de Kajto

kajtoLa 3an de aŭgusto 2023 Vinilkosmo eldonis bitformate la naŭan Esperanto-albumon de Kajto kun la titolo Sen timo. Ĉi tiu albumo estas tute malsama al la antaŭaj pro la granda kunlaborado de partoprenantaro. Ĝi enhavas 15 belegajn kantojn, luditajn kaj interpretitajn de la duopo Ankie kaj Nanne, sed ankaŭ registraĵoj kun multaj gastmuzikistoj kaj kantistoj kiuj kontribuis al la projekto.

En la kanto Sen timo, verkita de Nanne, li rakontas kiel li en la infanaĝo post la Dua Mondmilito povis ludi ekstere en plena libereco kaj sen timo. Kune kun ĉi tiu kanto Kajto prezentas la Sen timo-manifeston: “En paco ludi – sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti… estas la rajto de ĉiu infano!”

Ĉe la registrado kunlaboris multaj muzikistoj kaj kantistoj, inkluzive de famaj Esperanto-artistoj kaj ankaŭ iamaj membroj de Kajto, Marian Nesse kaj Marita Kruijswijk. Same, en la kanto Mia Koro estas Birdo, la eksmembroj de Pugh’s Place, la unua popgrupo en kiu ludis Nanne, partoprenis la registraĵon. Vi povas aŭskulti ankaŭ la voĉojn de infanoj en kvar kantoj: temas pri lernantoj de la lernejo La Grande Ourse (La Granda Ursino) de La Chaux-de-Fonds (Svislando), kiuj memverkis la tekstojn.

En ĉi tiu albumo Kajto estas Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer.
Por la akompano de sia kantado Ankie kaj Nanne uzis akordionon, banĝon, gitaron, koncertinon, kontrabason, mandolinon, sintezilon kaj ŝalmon.
La albumo estis registrita kaj miksita ĉe Windrose Studio en Gorredijk (Frislando, Nederlando) en aprilo-julio 2023 kaj en la domo de pola pastro Kazimierz Noculak en Bobrówko fine de junio 2023.
Produktado: Ankie kaj Nanne kun la helpo de la soninĝeniero Ad Bos.
Grafika dezajno de la kovrilo: Guido Hoogenboom.

Legu la liston de la gastmuzikistoj kaj aliaj kontribuintoj en la retejo de Vinilkosmo.

Vizitu la artistopaĝon de Kajto.

La albumo Sen timo estas disponebla elŝute ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com kaj elsendoflue en viaj plej ŝatataj platformoj.

Spektu la muzikvideon Sen timo en jutubo https://youtu.be/oleyMmMYyOM

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/muziko-38

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi