Armel Amiot: La vespera vento

Armel Amiot

Armel Amiot, Esperanto-artisto el Normandio (Francio), prezentis en la reto sian muzikvideon (klipon) La vespera vento el sia unua Esperanto albumeto Banĝo Esperanto (2022). Spektu ĝin en la Jutuba kanalo de Vinilkosmo: https://youtu.be/0Wij_yZUjXg.

Malkovru la albumeton Banĝo Esperanto ĉe Vinilkosmo, alklakante la kovrilon ĉi tie: https://www.vinilkosmo-mp3.com

Dezertoj aperos printempe

Esperanto, granda humanisma kaj tutmondisma ideo, estas ideala portilo por tiuj, kiuj revas pri aliaj lokoj. En la nuna mondo, kiu povas esti vivoplena formikejo, sed ankaŭ loko de granda soleco, la dezerto estas ĉie. Ni iras de oazo al oazo, serĉante la ligilojn, kiuj al ni mankas, serĉante ĉi tiun universalan amon, kiu sola povas porti nin iom plu…

La banĝo, lia fidela scenkunulo, daŭre estas tie por porti la kantojn, sed ĝi estas pli ĉirkaŭita ĉi-foje. La blusgitaroj, hammond-orgeno, kaj latina perkutado kunportas ĝin.
Je diablo la melankolio! Kun ĝojaj ritmoj kaj buntaj melodioj la vojaĝo estos bela.

La albumeto Dezertoj de Armel Amiot aperos en printempo 2024.

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi