Nuda: Hodiaŭ aperis nova bitalbumeto de Kjara

nudaHodiaŭ la 25an de julio 2023, sojle de la Internacia Esperanto-Tago, aperis la nova Esperanta bitalbumeto Nuda de Kjara, kiu la 3an de aŭgusto koncertos en Torino kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto.

Kjara (Chiara Raggi) estas itala kantaŭtoro, gitaristo kaj komponisto. Ŝi estas finalisto de la Nacia Premio “Bianca D’Aponte 2018”; laŭreato de la premio “Suoni dallʻItalia”, aljuĝita al ŝi de Mariella Nava, kiu proponis al ŝi fariĝi parto de ŝia diskeldonejo “Suoni dallʻItalia”. Ŝi havas tri albumojn en la itala: Molo 22 (2009), Disordine (2015), Lacrimometro (2017).

Ŝi estas la interpretisto kaj aŭtoro, kune kun Fabiola Fenili, de la interreta serio “La misaventuroj de kantaŭtorino”, kiu aperis en ĉiuj multsalonaj kinejoj “Giometti” tra la lando por malfermi la filmon de Disney-Pixar Coco kaj ankaŭ en televido ĉe Icaro TV, cifereca kanalo 91. De januaro 2017 Kjara estas en la “muzika familio” de Aramini Strumenti Musicali (Bo) kiel subtenanto por la markoj “Effedot Guitars” kaj “Leho Ukuleles”. Ekde majo 2018 ŝi estas la aŭtorino kaj prezentisto de la semajna rubriko Kantaŭtorino: Mi kantas kaj diras aferojn en Icaro TV. En marto 2018, kune kun la gitaristinoj Paola Selva kaj Fabiana Ferrandino, ŝi donis la vivon al la ĉiumonata rubriko “Guitar Ladies” de la magazino Ghitarra Acustica en kiu ŝi skribas pri gitaroj kaj gitaristinoj. Ĉi-jare Kjara fondis novan sendependan muzikeldonejon “Musica di Seta” (Silkmuziko), kiu okupiĝas pri la eldonado, surmerkatigo, kaj antaŭenigo de albumoj verkitaj kaj kantitaj fare de kantaŭtorinoj.

En 2019 Kjara eldonis sian unuan albumon en Esperanto Blua Horizonto, kunlabore kun la FEI-Itala Esperanto-Federacio kaj Vinilkosmo. Ŝi fasciniĝis pro la muzikeco de la lingvo kaj kion ĝi reprezentas por ŝi: ideo de egaleco kaj forta kaj unika esprimplena libereco. Mozaiko de Kjara, tradukita/adaptita al Esperanto de Federico Gobbo, aperis kiel unuopaĵo du jarojn post ŝia unua Esperanta albumo, la 14an de aprilo 2021, en la mortodatreveno de Zamenhof.

Post la sukceso de la pasinta jaro, kiam ŝi gajnis per la kanto Mozaiko la unuan premion de “Eŭrovizio de Malplimultaj Lingvoj”, Kjara revenas por kanti en Esperanto kun novecaj elementoj en la albumo Nuda.

Por la unua fojo, la kantverkistino el Rimini forlasis sian gitaron en ĝia ujo kaj kreis intiman, intensan kvartitolan albumeton Nuda nur per piano kaj voĉo. Kune kun ŝi en la albumo partoprenis la pianisto Simone Migani. La tradukoj estas denove de Federico Gobbo.

La albumeto Nuda enhavas kvar kantojn: Tiu ĉi tempo kaj Nombru ĉion neniam estis eldonitaj, Sablo venta estas eltirita el la albumo Disordine (2015), kaj Mozaiko estas la akustika versio de unu el la kantoj plej gravaj por la artistino.

Iom pli detale pri la kantoj:

Tiu ĉi tempo (Questo tempo): Lerni ne timi, kapti la bonajn momentojn kaj ankaŭ la plej kompleksajn, por igi ilin ŝancoj. Kelkfoje niaj plej malbonaj malamikoj estas ni mem. Ĝi estas invito vivi, riski ĉar ĉi tiu estas nia tempo, kiun ni havas je dispono.

Nombru ĉion (Fai la conta): Listo de belaj aferoj kiuj odoras je ĉiutageco. Etaj kaj valoraj aferoj, perloŝnuroj kaj novaj muzikoj. La sola maniero rezisti estas nombri la bonajn aferojn ĉirkaŭ ni kaj konservi ilin kiel trezoron, uzi ilin kiel ilon, kiel vojon al sereneco.

Sablo venta (Sabbbia e Vento): Kjara volis “revivigi” ĉi tiun malnovan kanton, ĉar ĝi portas bildojn al ŝi karajn, sablon kaj venton, du elementojn kiuj estas parto de ŝia historio, de ŝiaj originoj, de ŝia naskiĝurbo Rimini, kaj kiuj, kiam ili estas kune, konfuzas, kreas kaoson. Malgraŭ la paso de la jaroj, estas ĉiam interese elpensi novajn manierojn trairi la “sablan venton”.

Mozaiko (akustika versio) (Mozaico – versione acustica): Ni ĉiuj estas parto de granda universala mozaiko, ĉiu el ni estas peco de ĉi tiu pentraĵo. Rekomenci rigardi por rekoni nin. Fakte, rekoni nin signifas subteni unu la alian.

Al la albumeto kontribuis:
– Tekstoj kaj muziko: Chiara Raggi
– Traduko kaj adapto de tekstoj en Esperanto: Federico Gobbo
– Chiara Raggi: voĉo
– Simone Migani: piano
– Aranĝoj: Chiara Raggi kaj Simone Migani
– Registrado kaj miksado: Mattia “Matta” Dallara ĉe Depositozero Studios (Forlì – FC)
– Mastrigado: Max Paparella ĉe Groove Sound Design (Monteveglio – BO)
– Arta grafikaĵo de la albumet-kovrilo: Francesco Mussoni
– Arta produktado: Musica di Seta
– Plenuma produktado: Musica di Seta/Vinilkosmo
– Bita distribuado: Vinilkosmo tra Believe Music France
– Gazetara servo: Chiara Giorgi por Italio, Floréal Martorell por eksterlando kaj Esperanto

Vi jam povas elŝuti la bitan albumon en la muzika platformo de Vinilkosmo ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com.

La albumeto estas elsendoflue aŭskultebla en viaj kutimaj platformoj.

Varbvideo pri Nuda: https://youtu.be/w1aeD-5mMpw

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/muziko-37

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi