Premio Grabowski 2023 aljuĝita dum la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto

ueaLa Premio Grabowski estis iniciatita en 1982 pere de estigo de Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG). Tio okazis danke al kontrakto de UEA kun la mecenato Adam Goralski (1912–2005), kiu dumvive helpis la administradon de FAG. La unua premiado okazis en 1984. La premio kaj la fondaĵo, portantaj la nomon de “la patro de la Esperanta poezio”, Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon. La regularo por disdono de la premioj kaj subvencioj pere de FAG estis novformulita en 2017. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn averaĝe ĉiun duan aŭ trian jaron, nuntempe konsistas el Jesper Lykke Jacobsen, István Ertl kaj Mariana Evlogieva.

En la fermo de la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 26an de novembro 2023, estis anoncita la ĉi-jara Premio Grabowski.

La unua (kaj sola) premio (800 usonaj dolaroj) iras al la eldona teamo de Militrakonto, nome Javier Alcalde (Hispanio), Pascal Dubourg Glatigny (Francio), Catherine Gousseff (Francio) kaj Ulrich Lins (Germanio). La kvar laŭreatoj ricevas la premion pro siaj elstaraj kontribuoj al la scienca studo de la historio kaj kulturo de la Esperanto-movado kun aparta enfokusigo de la tutmondaj konfliktoj en la 20a jarcento, temo al kiu ĉiuj el ili kontribuis unuope kaj kune. Aparta kristaliĝo de tiu kolektiva agado estas ĝuste Militrakonto, kiu estas ambicia esplorprojekto pri la transnacia imagaro de la dua mondmilito (en plej larĝa senco), vidata tra la optiko de Esperant-lingvaj fontoj. En tiu kadro estis iniciatita la retejo mondmilito.hypotheses.org/, kie regule aperas kontribuaĵoj kaj novaĵoj de la internacia esplorgrupo, kiun gvidas la laŭreatoj.

UEA gratulas la premiitojn! La regularon de FAG interesatoj trovu ĉe uea.org/teko/regularoj/regularo_fondajho_grabowski. Por re-spekti la fermon de la 4a VK oni aliru https://vk.retevent.com/prelegoj/0wA3ejUQxemyPF0wbfjs.
Se oni ankoraŭ ne aliĝis al la 4a VK, daŭre eblas tion fari, ĉar la registrita enhavo restos disponebla ĝis la 31a de decembro 2023. Individuaj membroj de UEA en 2023, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la 4a VK, povas daŭre aliĝi senpage. Kaj tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas individuaj membroj de UEA, se tiuj aliĝas tra la VK, ili ĝuos ne nur la VK-n, sed ankaŭ duoblan aliĝon en UEA (por 2023 kaj 2024): https://vk.esperanto.net/2023/aliĝilo. Ĉiuj bonvenas diskonigi tion en siaj Esperanto-rondoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1145.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi