Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en marto 2024

marto

En marto 2024 siajn jubileojn festas Gian Carlo Fighiera (95), Petras Čeliauskas (95) kaj John Wells (85).

1. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Gian Carlo Fighiera (figjéra, 1929-1947- ), itala reklamkomercisto, turisma organizanto (vicĝenerala sekretario de Internacia Asocio de Vojaĝ-Agentejoj en Bruselo, 1961-78; fakestro en Monda Turisma Asocio en Madrido, 1979-88) kaj esperantisto; kiel Konstanta Kongresa Sekretario dum 1955-61 organizis ses UKojn, ĉiujare dum 11 monatoj restante en la koncerna kongreslando; fondinto de Internaciaj Infanaj Kongresetoj kiuj de 1956 regule okazadas en la UKoj; en 1961 aĉetis de T. Jung la gazeton Heroldo de Esperanto kiun lia edzino Ada Fighiera-Sikorska redaktis de 1962 ĝis 1996; aŭtoro de La lingva problemo en turismo (kun L. Harmon, 1985), Kongresistikaj notoj (1992), Esperanto preter la jaro 2000 (1995), La strategio de Esperanto en la nova jarmilo (2000), La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka (2002); honora membro de UEA (2004).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 90-91).

5. Antaŭ 170 jaroj naskiĝis Rudolfs Libeks (1854-1888-1908), latva instruisto kaj pionira esperantisto, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por latvoj (1888).

5. Antaŭ 40 jaroj forpasis Aleksej Jurjeviĉ Aleksandrov (Александров, 1955-1973-1984), rusa elektristo kaj esperantisto, unu el ĉefaj Esperanto-aktivuloj en Uralo, redaktoro de Informletero de Uralaj Esperantistoj (1982-83), membro de Urala Esperanto-Komitato (1983-84), aŭtoro kaj tradukanto de poemoj kaj kantoj.

6. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Gaston Moch (1859-1889-1935), francia judo, armeano, pacifisto, esperantisto kaj idisto; fondinto de Pariza Esperanto-grupo (1900), fonda membro de la Lingva Komitato (1905-12) kaj de la Akademio de Esperanto (1908-12), la unua Ĝenerala Sekretario de la Kongresoj (ĝis 1909), fondinto kaj unua prezidanto de Internacia Societo Esperantista por la Paco (1905), redaktoro de Espero Pacifista (1905-08), aŭtoro de La question de la langue internationale et sa solution par l’Espéranto (1897), Pri la elparolado de Esperanto (1907), Pri la transskribo de la propraj nomoj en Esperanto (1910); Angla lingvo sen profesoro de T. Bernard (1907), La Reĝo de la Montoj de E. About (1909).

11. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis John Wells (1939-1955- ), angla lingvisto kaj esperantisto; prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (EAB, 2003-12); estrarano (1971-74; 1989-95) kaj prezidanto (1989-95) de UEA, prezidanto de LKK de du UKoj (1971, 1989), prezidanto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (1996-99), membro (1971-) kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto (2007-13); aŭtoro de Concise Esperanto and English Dictionary (1969, 18 eld.), Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (1978), Geiriadur Esperanto-Kimra vortaro (1985), English-Esperanto-English Dictionary (2010), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1997), honora prezidanto de EAB (2013).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 297-299).

14. Antaŭ 45 jaroj (1979) en Moskvo fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj.

18. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Petras Čeliauskas (1929-1957- ), litovia kaj sovetunia instruisto, historiisto kaj esperantisto; membro de LKK de la 90a UK (Vilno, 2005) kaj redaktoro de la kongresa kuriero Vilna Sonoro, aŭtoro de Nuo Babelio iki Esperanto (1989), Litovio dum jarcentoj (2002), Bibliografio de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (2008), El mia Esperanta skatolo (2009), Granda litova-Esperanta vortaro (2019), Granda Esperanta-Litova vortaro (2023); redaktoro de Litova Stelo (1995-2005); tradukinto de pluraj libroj; honora membro de UEA (1999).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 65-66).

23. Antaŭ 10 jaroj mortis Geraldo Mattos (matúz, 1931-1947-2014), brazila lingvisto kaj esperantisto; membro (1970-2013) kaj prezidanto (1998-2007) de la Akademio de Esperanto, membro de la internacia komisiono pri la esperantisto de la Jaro (1998-2012), aŭtoro kaj tradukinto de pli ol 20 libroj en/pri Esperanto, i.a: Ivan VI (1953), La nigra Spartako (1955), Arĉoj (1967), Ritmoj de vivo (1968), La deveno de Esperanto (1987), Gramática completa do Esperanto (1987), Apartaj mondoj: Verboj kaj participoj (1999), UEA: Utila ekzercaro akademia (2001).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 195-196).

25. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Stellan Engholm (1899-1920-1960), sveda instruisto kaj esperantisto; eldonanto kaj redaktoro de Malgranda Revuo (1943-52); aŭtoro de Al Torento (1930), Homoj sur la tero (1932), Infanoj en Torento (vol 1 1934; vol 2 1939), Maljunulo migras (1943), Vivo vokas (1946), La lupo sur Kapitolo (posteume en 1997); tradukinto de sveda beletro, i.a., de tri libroj de S. Lagerlöf (La mono de sinjoro Arne, 1933; Gösta Berling, 1934; La ringo de la generalo, 1938) kaj de Pasko de A. Strindberg.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 83-84).

30. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Juan Régulo Pérez (1914-1932-1993), hispana instruisto kaj esperantisto, konsiderata kiel la plej grava Esperanto-eldonisto, kiu dum 1952-76 kadre de la serio Stafeto aperigis 94 librojn kun sume 19.302 paĝoj; inter ĉi tiuj libroj estis Kvaropo de W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, R. Rossetti (1952); Kontralte de M. Boulton (1955); La infana raso de W. Auld (1956); Esperanta antologio (1958); Lingvo kaj vivo de G. Waringhien (1959); Ŝtupoj sen nomo de B. Ragnarsson (1959); Kiel akvo de l’ rivero de R. Schwartz (1963); 33 rakontoj (1964); Proverbaro Esperanta de L. Zamenhof (1974) k. m. a.; membro de la Akademio de Esperanto (1953-93).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 239-241) kaj en la artikolo Juan Régulo Pérez de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2018/01/regulo.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por marto 2024, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/marto-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en marto 20241

  1. La redaktoro diras:

    Rekontrolo de la eblo komenti.

Respondi