Kategoriaj arkivoj: Historio de Esperanto

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2026

2. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis René Lemaire (pron.: lemér, 1876-1892-1954), franca komercisto, pioniro de Esperanto (Esperantisto №2026) kaj Ido, ĉefa helpanto de L. de Beaufront en la disvastigo de Esperanto; sekretario (1898-1902) de la plej granda tiutempa Esperanto-asocio SPPE kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 50 jaroj forpasis Kálmán Kalocsay

Antaŭ 50 jaroj, la 27an de februaro 1976 en Budapeŝto forpasis Kálmán Kalocsay (pron: káloĉai, 1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

#Kalocsay50 – 50 jaroj memore al Kálmán Kalocsay

2026 markas respektive 50 kaj 20 jarojn post la forpasoj de Kálmán Kalocsay (1891–1976) kaj William Auld (1924–2006), du el la plej influaj poetoj, tradukistoj kaj kulturaj organizantoj en la historio de Esperanto. Okaze de tiu memordatreveno Universala Esperanto-Asocio (UEA) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Izolo: La februara rabato de la libroservo de UEA

Kalocsay, Kálmán. Izolo: Poemoj / Antaŭparolo de William Auld. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1977. – Faksimila represo. – 80 p., jaketo. La 27an de februaro 2026 estos la 50a mortodatreveno de Kálmán Kalocsay. Omaĝe al Kalocsay la libroservo de UEA … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2026

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Henry William Holmes (Hoŭmz, 1896-1927-1986), brita armea oficisto, framasono, spiritisto kaj esperantisto, pli konata kiel Harry Holmes; la plej longtempa prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo (1933-53), komitatano (1956-74), estrarano kaj vicprezidanto (1956-64) de UEA. Dufoje … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Resuma tabelo pri ĉiuj BEToj

Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence ĉi tiuj someraj renkontiĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Julio Baghy naskiĝis antaŭ 135 jaroj

Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2026

3. Antaŭ 80 jaroj mortis Jean Borel (1868-1901-1946), svisa ĵurnalisto, eldonisto, volapukisto kaj esperantisto, dum pli ol 40 jaroj loĝinta en Berlino; kunfondinto (1902) kaj vicprezidanto (1902-03) de Svisa Esperanto-Societo, de la eldonejo Esperanto-Verlag Möller & Borel (1903; de 1912 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konciza biografio de Zamenhof

Okaze de la hodiaŭa 166a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof, naskiĝinta la 3an (Gregorie: la 15an) de decembro 1859 en Bjalistoko, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)konatiĝi kun lia konciza biografio, verkita de Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj esploranto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj, memordatoj kaj festoj en decembro 2025

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Svetlana Viktorovna Smetanina (Сметанина, 1950-1970- ), sovetunia kaj ruslanda instruistino, turisma organizantino kaj esperantistino; instruistino de Esperanto, prezidanto de REU (2013-19, 1925- ), komitanano de UEA (2014-23), ĉefdelegito de UEA (eksigita en 2022). 2. Antaŭ … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La romano pri Romano

Omaĝe al la pollanda ĵurnalisto kaj esperantisto Roman Dobrzyński, kiu forpasis la 13an de novembro 2025, ni proponas (re)legi lian (ne centprocente seriozan) membiografieton kun la titolo “La romano pri Romano”, kiu okaze de lia 80-jariĝo aperis en “La Ondo … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton