Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en novembro 2023

novembro

2. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Ljubomir Aleksandrov Trifonĉovski (Трифончовски, 1958-1973-2013), bulgara dramaturgo kaj esperantisto; sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008–13), vickonsulo de la Esperanta Civito (2002–13), kunorganizanto de IJK en 1978 kaj 1993, ĉefredaktoro de Literatura Foiro (1996-2013), aŭtoro de Manuskriptoj por bruligo (1992), Esperanto por komencantoj (kun K. Velkov, 1994), Balado pri la Luno kaj la Cervo (1998), verkinto kaj tradukinto de kelkaj teatraĵoj.

4. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Catherine Louise “Cathy” Schulze (1913-1939-1999), usona esperantistino, Esperanto-instruistino, vicprezidanto de ELNA (1972-75), redaktoro de ELNA Newsletter (1978-86); fondinto (1970) de Esperanto-kursaro ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato kiu plu okazas kiel NASK; honora membro de UEA (1986); kun sia edzo William “Bill” Schulze ŝi heredigis al la fondaĵo ESF ĉ. tri milionojn da usonaj dolaroj.

4. Antaŭ 35 jaroj forpasis Jiří Kořínek (kórĵinek, 1906-1922-1988), ĉeĥa teksindustria oficisto kaj esperantisto, aŭtoro de centoj da originalaj kaj tradukitaj poeziaĵoj kaj kantotekstoj, kaj de kelkaj libroj: Vitreroj (1976), Panjo de J. Seifert (1960), Sileziaj kantoj de P. Bezruč (kun aliaj, 1970), Slovaka antologio (kun aliaj, 1977), Flugilhava ŝtono de L. Podmele (1985), Sur la sojlo de la amo de M. Procházková (1986) k. a.; honora membro de ĈEA.

5. Antaŭ 10 jaroj forpasis Daniel Luez (1924–1947-2013), franca lingvoinstruisto kaj esperantisto; tradukanto kaj kanzonisto en la Pariza kabaredo La Tri Koboldoj, fondinto (1955) kaj prizorganto de la Koresponda Servo Mondskala, transdonita en 1960 al UEA; redaktoro de la revuo Fonto (1988-93), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj, el kiuj libroforme aperis Angelo, tirano de Padovo (V. Hugo, 1986), “Sinjoro Jokasto” kaj aliaj noveloj (G. de Maupassant, 1987), Mozaiko (Clelia, 2008) kaj kvin verkoj de Georges Simenon pri komisaro Maigret aperintaj ĉe Sezonoj (Ruslando): Maigret hezitas (1999), Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).

6. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Fabian Markoviĉ Zamenhof (1868-1933), frato de la aŭtoro de Esperanto, konata kiel Felikso Zamenhof kaj FEZ, aŭtoro de poemoj en Esperanto.

6. Antaŭ 40 jaroj forpasis Fang Shanjing (1907-1924-1983), konata en Esperanto kiel Tikos, ĉina instruisto, ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto; eldoninto de La Espero (1932) kaj Voĉoj el la Oriento (1938), estro de la traduka fako de El Popola Ĉinio, redaktoro de Esperanto-libroj, fondinto (1981) de Koresponda Esperanto-Lernejo Xinhua kun pli ol 50 mil lernantoj, aŭtoro de kelkaj didaktikaj Esperanto-libroj.

10. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Stanislav Kamarýt (1883-1900-1956), ĉeĥa instruisto, filozofo kaj esperantisto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto de Bohema Asocio Esperantista; kundondinto, vicprezidanto kaj prezidanto de kelkaj sinsekvaj Esperanto-Asocioj en Ĉeĥoslovakio en la intermilita periodo; prezidanto de la 13a UK en Prago (1921); komitatano (1932-36) kaj estrarano (1934-36) de UEA; kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto; membro de Lingva Komitato (1924-48) kaj de Akademio de Esperanto (1948-56); diverstempa redaktoro de Český Esperantista, La Progreso, Ligilo, Bulteno de ĈAE kaj Esperantista, aŭtoro de Esperanto-lerniloj kaj Filozofia Vortaro (1934), kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka Antologio (1935); lia Historio de la Esperanto-movado en Ceĥoslovakio, finverkita en 1955, aperis nur en 1983; honora membro de UEA (1947).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 153-155).

12. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Nikolaj Ljvoviĉ Gudskov (Гудсков, 1953-1982- ), biologo, socia aktivulo kaj esperantisto; prezidanto de REU (1994-95, 2002-05), komitatano de UEA (2011-13), membro de la Akademio de Esperanto (2016- ), ĉeforganizinto de la 74a Kongreso de SAT (Moskvo, 2000); redaktoro de Bulteno de REU / Ponto (2013-2023) kaj Cerbe kaj Kore (2018- ); aŭtoro de Malneŭtrale pri la neŭtrala (1997), Malgranda gvidlibro pri Moskvo (kun N. Aroloviĉ, 2000), Epitomo de esperantologio (2002), Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj (2008), Origino de la vivo sur la Tero (2011), Kiel la homo ekis pensi (2012) kaj de kelkaj broŝuroj pri Esperanto.

14. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Ulrich Becker (1958-1976- ), orientgermana lingvoinstruisto, tradukisto, eldonisto kaj esperantisto, ekde 1999 loĝanta en Novjorko; oficisto de GDREA ĉe Kulturligo de GDR (1988-90), estrarano de GEA kaj redaktoro de Esperanto aktuell (1991-93), kunfondinto (1991) kaj estrarano de la interlingvistika societo Gesellschaft für Interlinguistik, reprezentanto de UEA ĉe UN (2000-02, 2011-2020); fondinto kaj gvidanto de la eldonejo Mondial (1996- ), eldoninta ĝis nun 112 librojn en/pri Esperanto kaj tri periodaĵojn: la kvarmonatan Beletran Almanakon (47 numeroj; 2007- ), la jaran Belartan rikolton (11 numeroj; 2013- ) kaj la jaran Esperantologion/Esperanto Studies (4 numeroj; 2020- ); plurfoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA, aŭtoro de La aĵoj kaj la sezonoj (novelaro, 1996) kaj Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj Poemoj (poemaro, 2004); laŭreato de la Premio Grabowski de UEA (2005) kaj de la diplomo de UEA pri elstara arta agado (2012).

25. Antaŭ 20 jaroj forpasis Joachim Gießner (1913-1950-2003), germana fervojisto kaj esperantisto, diplomita Esperanto-instruisto ekde 1951, fondinto de Esperanto-grupoj en Bielefeld, Braunschweig, Elze kaj Herzberg, prezidanto de Germana Fervojista Esperanto-Asocio (1956-68, 1972-2002) kaj Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF, 1968-90), tradukinto de pli ol 400 kantoj, arioj, fakaj artikoloj kaj de la libro La lastaj infanoj de Oldrovalo de G. Pausewang (1987), aŭtoro de du libroj pri la historio de IFEF (1984, 1999); honora prezidanto de IFEF (1990), honora membro de UEA (1995).

28. Antaŭ 190 jaroj naskiĝis Löb “Leopold” Einstein (1833-1888-1890), juda germania komercisto, presisto kaj instruisto, pioniro kaj aktiva propagandisto de Volapuko (de 1884) kaj Esperanto; la unua prezidanto de la Nurenberga Mondlingva Klubo (1885-88), kiu sub lia influo en decembro 1888 forlasis Volapukon, transiris al Esperanto kaj iĝis la unua Esperanto-klubo en la mondo; aŭtoro de la unua vera lernolibro de Esperanto (en kiu li proponis la “korelativan tabelon” kaj ŝanĝis kelkajn dekojn da Zamenhofaj radikoj el la Unua Libro) kaj de la studo Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen in Vorträgen-erörtert. 1. Volapük und Lingvo Internacia (1889).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 81-82).

Aleksander Korĵenkov

Foto de Standret en Freepik.

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por novembro 2023 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/novembro-10

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi