La 2an de novembro 2023 forpasis
Marie-France Conde Rey Pigeon (1946-2023)
Marie-France Pigeon naskiĝis en Parizo (en unu el la esceptaj kamparaj lokoj de la metropolo, kie ankoraŭ kreskas vito kaj oni produktas vinon) la 6an de aŭgusto 1946. Elementa instruistino, ŝi edziniĝis al galega enmigrinto kaj akuŝis tri infanojn; graveda je la tria, ŝi vidviniĝis pro aŭtomobila akcidento. Jam diplomito por specialaj lernejoj, ŝi sola kreskigis kaj edukis la gefilojn, el kiuj fontos kvin genepoj.
Esperanton ŝi eklernis en 1992, kaj tre baldaŭ ŝi aktivis en la medio de la kulturcentroj kaj de LF-koop, kiun ŝi prezidis lastatempe. Senatano de la Esperanta Civito ekde 2001, Unua Vickonsulo en 2007-2011, Konsulo en 2012-2016, longtempa membro de la Kapitulo. Aktiva redakciano en Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Femina. Publicistino kaj poetino, aŭtorino de du libroj (Ĉu mi malplaĉis al vi? 2008; Fajra hundo, 2013), ofte delegito ĉe la mondkongresoj de PEN Internacia. Ŝiaj cindroj estos konservataj en la Esperanta Panteono.
Fonto: HeKo 825 1-C, 3 nov 2023
Ni funebras pro la forpaso de Marie-France kaj kondolencas al ŝiaj proksimuloj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/nekrologo-72
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news