Stellan Engholm: Homoj sur la tero: Romanfragmento

EngholmAntaŭ 125 jaroj, la 25an de marto 1899, naskiĝis Stellan Engholm (1899-1920-1960), sveda instruisto kaj esperantisto; eldonanto kaj redaktoro de Malgranda Revuo (1943-52); aŭtoro de Al Torento (1930), Homoj sur la tero (1932), Infanoj en Torento (vol 1 1934; vol 2 1939), Maljunulo migras (1943), Vivo vokas (1946), La lupo sur Kapitolo (posteume en 1997); tradukinto de sveda beletro, i.a., de tri libroj de S. Lagerlöf (La mono de sinjoro Arne, 1933; Gösta Berling, 1934; La ringo de la generalo, 1938) kaj de Pasko de A. Strindberg.

Okaze de la jubileo de Stellan Engholm ni publikigas fragmenton el lia romano Homoj sur la tero (1932).

Stellan Engholm

HOMOJ SUR LA TERO
Romanfragmento

Kiam la filo de Selma estis naskiĝinta kaj ricevinta la unuan flegon, Kajsa eliris al la provizejo kaj alportis la malnovan lulilon en la kuirejon. Tie ŝi forlavis de ĝi la malpuraĵon kaj polvon, tiel ke la ruĝaj rozoj brilis same rosfreŝe junaj kontraŭ la blua fono kiel iam antaŭ tridek jaroj. La postajn tagojn ŝi pretigis tolaĵon por la lulilo, kaj kiam Selma definitive forlasis la liton, ĉio estis preta. Tiam ŝi prenis la etulon, metis lin en la lulilon kaj mem eksidis apude por zorgi pri lia bonfarto.
Nek Kristoforo nek Selma atendis tion de ŝi. Kiu konis Kajsan, laborintan kiel viro sur kampoj kaj herbejoj kaj tiom fiksitan al la bieno, ke ŝi ne havis pensojn eĉ por sia propra filo, tiu apenaŭ povis imagi, ke ŝi subite ekhavos intereson por infaneto. Sed Selma ĝojis pro tio. La kortuŝe fidela prizorgo de la maljunulino varmigis ŝian internon, kaj iel ŝajnis al ŝi, ke Novponto komencas ŝanĝi karakteron.
Post sia resaniĝo Kajsa sentrankvile kuradis tien kaj reen tra la tuta korto kaj ĉie ektrovis farendajn laboretojn, por kiuj neniu alia havis tempon. Selma faris ĉiujn pezajn laborojn, kaj Kajsa estus povinta havi bonajn tagojn, sed tion ŝi ne ŝatis. Ŝajne kaptis ŝin la maljunaĝa timo, ke ĉio ne estos orde prizorgata kaj ne iros bone, se ne ŝi mem superrigardos ĉion.
Tiom pli frape estis, kiam ŝi nun tute subite transdonis ĉion al la sorto kaj eĉ ne ŝajnis havi penson pri ĝi. La lignoprovizejo, la bovin­ejo, la kelo kaj la provizejo kaj la cent aliaj aferoj, kiuj tage kaj nokte okupis ŝiajn pensojn, kvazaŭ mirakle malaperis el ŝia konscio, kaj ŝi vidis nur la senfortan etulon en la lulilo.
Ĉu li dormis aŭ ne, ŝi same fidele restis. Kiam li ne dormis ŝi paroletis kun li, kvazaŭ ŝi mem denove estus infano. Kiam li estis dormonta, ŝi lule dormigis lin, sed tre gardeme, kvazaŭ ŝi timus lin timigi. Revekiĝis malnovaj lulkantoj, kiuj dum pli ol tridek jaroj dormis en la anguloj de ŝia memoro, kaj ŝia sensonora, maljunulina voĉo kortuŝe ĉirpadis ilin, dum la lulilo moviĝis kaj la trikiloj senĉese zigzagis inter ŝiaj ostaj kaj ŝrumpintaj fingroj.
Komence oni kredis, ke la bovinejo, kelo kaj ĉio alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson. Sed tio ne okazis. Ŝi fidele restis sur sia elektita posteno, kaj ĉio alia, eĉ la plej proksimaj okupoj kaj objektoj, tiom komplete malaperis el ŝia konscio, ke ŝi ŝajnis tute nescianta pri ili.
Kiam Selma venis por nutri la knabon, ŝi sidis en trankvila medit­ado. Ŝia rigardo, nun amikeca kaj mola kiel ĉe infano, senĉese vagadis inter la vizaĝo de Selma kaj la etulo ĉe ŝia brusto. Ŝi diris preskaŭ nenion, sed Selma bezonis nur vidi ŝian vizaĝon por kompreni ŝian bonvolon. Ŝi tute ŝanĝiĝis post la alveno de tiu infano. La sentoj de bono kaj amo, kiuj dum ŝia tuta vivo estis kaŝitaj en ŝia interno, kaj pri kiuj ŝi mem eble ne konsciis antaŭe, subite ekfloris kiel bela ĝardeno meze de la malriĉa aŭtuno de la vivo.
Kaj tiel silenta amikeco kunligis la du virinojn, pli forte ol povus la plej belaj vortoj kaj agoj…
(1932)

blkĈi tiu teksto estas unu el la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 108-109), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu la biografion de Stellan Engholm en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 83-84.

Dum la tuta marto la romano Homoj sur la tero de Engholm estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto.
Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=3188

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/engholm-2

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi