Edukado.net en Montrealo

edukado

Edukado.net aktive kontribuis al la programoj de la Montreala UK. Katalin kaj Sylvain jam antaŭ la kongreso okazigis dutagan intensan preparkurson (AVEK), kiun partoprenis ok personoj, kun la celo ekzerci sin en la parolado, prepari sin al la ekzamenoj kaj lerni orientiĝi pri la kongreso kaj ties programoj. Ni kun ĝojo rimarkis, ke poste, dum la kongreso, du el la kursanoj plentempe volontulis kiel teknikaj helpantoj.

La unua oficiala programo, kie nia retejo, kune kun la programo Ekparolu! kaj la KER-ekzamenoj povis prezentiĝi estis la Movada Foiro, dum kiu ni funkciigis tri tablojn kaj sukcese informadis pri niaj agadoj kaj programoj. Ĉe la tablo de Ekparolu! deĵoris Margaret Zaleski-Zamenhof.

Edukado.net kune kun la loka kongresa komitato revivigis la aktivaĵon PINĈILUMADO, por helpi al novaj esperantistoj ekhavi konversaciojn kun spertuloj. Pri tiu paroliga ludo nia redaktoro havis la eblon paroli al la tuta kongreso dum la festa malfermo, dimanĉon matene.

Dum la kongreso dum kvar tagoj ni gvidis ankaŭ paroligajn kursojn je du niveloj, kiujn partoprenis averaĝe po 25-30 personoj en ĉiu grupo. Ses lecionojn de la porkomencanta grupo asistis ankaŭ Margaret Zaleski-Zamenhof, kio tre stimulis la partoprenantojn.

Komence de la semajno, kadre de la Kleriga Lundo Sylvain gvidis la programon Renkontiĝo kun bestoj, dum Katalin prezentis la KER-ekzamenojn kaj respondis al la rilataj demandoj de la publiko.

Post la programo pluraj ĉeestantoj aliĝis al la kongresa sesio de la KER-ekzamenoj, kies parola parto je ĉiu nivelo okazis mardon posttagmeze. La dua ekzamentago estis vendredo, inter la 9a horo ĝis la 18a. Al la ekzameno de UK aliĝis 26 personoj, sed ekzameniĝis aŭ almenaŭ komencis siajn ekzamenojn nur 21 kandidatoj. Bedaŭrinde kelkaj eĉ ne atingis Kanadon pro vizaj problemoj, aliaj infektiĝis pro kovimo dum la semajno kaj ne povis ĉeesti la vendredajn partojn. Por ili ni serĉos aliajn eblojn je ekzameniĝo.

Katalin per prelego kontribuis ankaŭ al la programo “Tago de Lernado” de ILEI. Ĵaŭdon nia redaktoro donis kelkajn intervjuojn kaj kunsidis kun Chuck Mays kaj Mark Fettes, estraranoj de ESF, kun la celo difini la laborplanon por la rekonstruo de la paĝaro, kies unua granda paŝo estos detala priskribo de la funkcioj kaj trovo de programistoj. Edukado.net prezentiĝis ankaŭ en la forumo de fakaj agadoj per reklamfilmo kaj ĉeesto de Katalin.

Ĵaŭdon posttagmeze Sylvain kaj Katalin estis invititaj al la ESF-akcepto, kies ĉefa programero estis la lanĉo de la Fonduso Tonkin cele al novaj iniciatoj.

Pro nia densa dumtaga agendo ni ne povis ĝui aliajn dumtagajn programojn, sed ĉeestis la vesperajn kulturajn eventojn, inter kiuj pleje plaĉis al ni la premiero de la teatraĵo 1910 de Yevgeniya Zvereva Amis.

Katalin kaj Sylvain dankas al UEA pro la gastigado kaj al ESF por la financado de la vojaĝo al Montrealo.

Vidu kelkajn fotojn en nia fotoalbumo aŭ en la montrealaj albumoj de nia Facebook-paĝo.

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=875

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi