UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio

smetanina

La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.

La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion komence de aŭgusto postulis la tiama komitatano Osmo Buller.

La demando estis vigle diskutita dum la komitata kunsido de UEA en Montrealo, kie ĝin levis la komitatano A por Ukrainio, Jevhen (Eŭheno) Kovtonjuk. Post voĉdono la Komitato instrukciis la estraron “raporti pri la decido pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio ĝis la 30-a de septembro”.

Post la decido prezidanto Duncan Charters atentigis, ke la komitata decido ne signifas, ke la Estraro nepre decidos pri eksigo de la rusia ĉefdelegito, aŭ entute decidos ion ajn pri la afero ĝis la fino de septembro.

– Ni prenos tion simple kiel respondecon raporti. Se ni devos daŭre trakti, ni traktos.

Osmo Buller siaflanke anoncis, ke li forlasos la asocion fine de aŭgusto. Poste Loes Demmendaal, la ĉefdelegito de UEA en Nederlando, anoncis, ke ŝi forlasos sian postenon, se UEA ne eksigos la rusian ĉefdelegiton ĝis la fino de septembro.

Post la komitata kunsido la Estraro de UEA laboris rapide, kaj jam la 30-an de aŭgusto ĝi publikigis raporton pri la revizio de ĉiuj ĉefdelegitoj. La ĉefa novaĵo en tiu raporto estas, ke la Estraro de UEA decidis provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon.

La motivado de la decido estas, ke “ĉiuj ĉefdelegitoj kiel ofichavantoj de UEA kaj reprezentantoj de la Asocio en siaj landoj devas atenti pri siaj eldiroj, ĉu publikaj, ĉu privataj, ĉar en ĉiu momento ili reprezentas UEA kaj iliaj eldiroj respektu la statutajn celojn, statutan neŭtralecon kaj statutajn difinojn de la Asocio”.

Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj ne konformas al la Statuto de UEA kaj damaĝas la publikan bildon de la asocio. Nova ĉefdelegito por Rusio ne povis esti nomumita, ĉar la landa asocio de UEA en Rusio, Rusia Esperantista Unio (REU), “indikis la nedeziron kunlabori kun alia ĉefdelegito”.

Tial, “pro la nuna malfacila politika situacio en Rusio”, la Estraro de UEA decidis provizore ne nomumi ĉefdelegiton en Rusio. La decido estis komunikita al la estraro de REU la 29-an de aŭgusto.

Libera Folio petis komenton de Svetlana Smetanina kaj la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev. Lebedev ne tuj respondis. Osmo Buller respondis nur, ke li devas pristudi la raporton de la Estraro. Smetanina respondis:

– Ĉu vi ne hontas tion demandi al mi? La decidon de UEA komentu la Estraro de UEA.

Fonto: www.liberafolio.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi